Rudolf Borisoviĉ BARŜAJ (ruse Рудольф Борисович Баршай, 28-an de septembro 1924 en la kozaka loko Lobinskaja, Krasnodara regiono, Rusio - la 2-an de novembro 2010, Bazelo, Svisio) estis rusa dirigento kaj vjolisto.

Rudolf Barŝaj
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1924 (1924-09-28)
en Labinsk
Morto 2-an de novembro 2010 (2010-11-02) (86-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Okupo
Okupo dirigento • aldviolonisto
vdr

Kariero redakti

Barŝaj studis ĉe la Moskva Konservatorio ĉe la profesoroj Zeitlin kaj Borisovskij kaj ankaŭ Dmitrij Ŝostakoviĉ. Kiel vjolisto Barŝaj koncertis kaj kiel soloisto kaj ankaŭ kune kun Svjatoslav Riĥter kaj David Ojstraĥ, kune kun Mstislav Rostropoviĉ kaj Leonid Kogan li formis arĉtrion. Barŝaj gajnis multajn sovetajn kaj internaciajn konkursojn. En 1954 li geedziĝis kun Anna Martinson, rusa pentristo kaj kostumformisto, filino de la populara soveta komedianto Sergej Martinson.

En 1955 li fondis la Moskvan Ĉambrorkestron, kies dirigento kaj estro li estis ĝis sia elmigrado al Israelo en 1977. Tie li estis estro de la Israela Chambrorkestro, poste dirigento de la Simfoniorkestro je Bournemouth (1982–1986). Ekde tiam li vivas en Svisio. Barŝaj dirigentis multajn renomajn orkestrojn, inter ili la Vankuveran Simfonian Orkestron, la Londonan Simfonian Orkestron, la Reĝan Filharmonian Orkestron, la WDR-Simfoniorkestron, orkestrojn en Stutgarto, Houston, Miami, Cincinnati kaj mujltajn aliajn.

Barŝaj famiĝis kiel interpreto kaj per siaj transskribadoj de muziko de Dmitrij Ŝostakoviĉ kaj Sergej Prokofjev same kiel per siaj dirigentadoj de muziko de Gustav Mahler kaj Ŝostakoviĉ. Multaj el liaj sonregistraĵoj gajnis internaciajn premiojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Rudolf Barŝaj en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)