Rudolfo de Habsburgo-Loreno , plennome Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen (8-an de januaro 1788 Pizo [ 1] , Italio – 23-a de julio 1831 Baden bei Wien , Malsupra Aŭstrio ) estis aŭstra arkiduko kaj en la jaroj 1819 ĝis 1831 ĉefepiskopo de Olomouc .
Rudolfo de Habsburgo-Loreno
Ĉefepiskopo de Olomouc
Portreto
Regado
1819 –1831
Antaŭulo
Maria Thaddäus von Trautmannsdorff
Sekvanto
Ferdinand Maria Chotek
Ceteraj titoloj
kardinalo, arkiduko
Persona informo
Rudolf Johannes von Habsburg-Lothringen
Naskonomo
Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen
Naskiĝo
la 8-an de januaro 1788 en Pizo , Italio
Morto
23-a de julio 1831 en Baden bei Wien , Malsupra Aŭstrio , Sankta Romia Imperio
Tombo
Saint Wenceslas Cathedral (en) vd
Religio
Romkatolikismo
Lingvoj
germana vd
Ŝtataneco
Aŭstrio vd
Konsekrado
1819
Familio
Dinastio
Habsburgo-Loreno
Patro
Leopoldo la 2-a vd
Patrino
Maria Luiza de Burbono vd
Gefratoj
Maria Clementina of Austria, Duchess of Calabria (en) , Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio , Archduchess Maria Anna of Austria (en) , Louis of Austria (en) , Francisko la 1-a , Ferdinando la 3-a de Toskanio , Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno , Archduke Rainer Joseph of Austria (en) , Archduke Anton Victor of Austria (en) , Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno , Karlo de Aŭstrio-Teŝino , Johano de Aŭstrio kaj Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) (en) vd
Profesio
Okupo
katolika episkopo (1819–1831) katolika sacerdoto (1819–) romkatolika diakono (1819–) komponisto kanoniko vd
Laborkampo
Eklezio vd
vd
Fonto: Vikidatumoj
Memoriga tabulo, malantaŭ kiu estas metita la koro de Rudolfo Johano.
Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Ludovika de Hispanio (María Luisa de Borbón ). En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo de Olomouc kaj poste kardinalo .
Li ŝatis muzikon, subtenis muzikistojn kaj eĉ mem komponis. Ludwig van Beethoven instruis lin kaj dediĉis al li plurajn komponaĵojn.
Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno . Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc .
↑ La maison ducale de Lorraine Georges Poull 1991 paĝo 267