Le Glèbe

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rueyres-Saint-Laurent)

Le Glèbe estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Le Glèbe
Blazono de Le Glèbe
Blazono de Le Glèbe
Blazono de Le Glèbe
Kapelo Sankta Laŭrenco en Rueyres-Saint-Laurent, komunumo Le Glèbe
Kapelo Sankta Laŭrenco en Rueyres-Saint-Laurent, komunumo Le Glèbe
Kapelo Sankta Laŭrenco en Rueyres-Saint-Laurent, Le Glèbe
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 43′ 19″ N 7° 1′ 31″ O / 46.72194 °N, 7.02528 °O / 46.72194; 7.02528 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 19″ N 7° 1′ 31″ O / 46.72194 °N, 7.02528 °O / 46.72194; 7.02528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1123
Areo 10,37 km²
Alteco 756 m super marnivelo
Poŝtkodo 1695
Komunumkodo 2223
Mapo de Le Glèbe
Mapo de Le Glèbe
Mapo de Le Glèbe
vdr

Geografio redakti

Le Glèbe situas en la Friburga Mezlando proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. Tra la komunumo fluas samnoma rivereto kaj la teritorio en nordo etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Glano, al kiu la rivereto Le Glébe alfluas. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Estavayer-le-Gibloux (sur alteco de 700 m s.m.), Rueyres-Saint-Laurent (sur alteco de 756 m s.m.), Villarsel-le-Gibloux (sur alteco de 748 m s.m.) kaj Villarlod (sur alteco de 800 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,37km², de kiuj 18,9% estas kovritaj de arbaro, 72,3% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Glèbe limas en nordo al Autigny, en nordoriento al Farvagny, en sud oriento al Vuisternens-en-Ogoz, en sudsudoriento al Pont-en-Ogoz, en sudo al Sorens kaj en okcidento al Villorsonnens.

Trafiko redakti

La komunumo Le Glèbe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1310 de Autigny al Farvagny kaj alia flanka vojo al Villorsonnens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn oriente de la komunumo. Per du buslinoj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Le Glèbe estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2003 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Estavayer-le-Gibloux, Rueyres-Saint-Laurent, Villarsel-le-Gibloux kaj Villarlod kaj estis nomita laŭ la rojo, kies akvokoleta bazeno formas la novan komunumon.[3]

La unua dokumenta mencio de Estavayer-le-Gibloux datiĝas el la jaro 1157 kiel Estavaiet. En 1903 en Estavayer estis malkovrita restaĵoj de romia vilao. La vilaĝo apartenis al la Senjorujo Le Pont, kiu estis 1482 konkerita de Friburgo kaj fariĝis la Voktejo Pont kaj en 1617 estis atribuita al la Voktejo Farvagny. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Romont, poste ĝis 1848 al la distrikto Farvagny, tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis atribuita al la distrikto Sarino.[4]

Rueyres-Saint-Laurent la unuan fojon menciiĝis en la jaro 1175 kiel apud Rivoriam. Kiel parto de la Senjorujo Pont ĝi dividis la sorton kun la aliaj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Le Glèbe.[5]

La unua dokumenta mencio Vilarlod datiĝas el la jaro 1231 kiel Vilar Aloz[6] kaj de Villarsel-le-Gibloux el la jaro 1278 kiel Villarsel subtus Giblour[7].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti