Rumanová
Rumanová, hungare Románfalva estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La nomo signifas: vilaĝo de rumano.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 148-224 m
- Loĝantaro: 780
- Poŝtkodo: 951 37
- Aŭtokodo: NR
- Telefonprefikso: 37
Situo
redaktiRumanová situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 18 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156, la unuaj loĝantoj estis rumanoj. En 1910 loĝis tie 934 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis en Rumanová 775 da homoj, (760 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Románfalva naskiĝis: