Rybky
Rybky, hungare Halasd [halaŝd] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
Bazaj informoj redakti
- 48° 42′ 32″ N 17° 20′ 15″ O / 48.70889 °N, 17.33750 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 42′ 32″ N 17° 20′ 15″ O / 48.70889 °N, 17.33750 °O (mapo)
- Areo: 6 km²
- Supermara alteco: 213 m
- Loĝantaro: 381 en 2006
- Poŝtkodo: 906 04
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Rybky situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Senica troviĝas je 4 km-oj.
Historio redakti
La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1394. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Ribek, poste pro la hungariga politiko la hungara nomo iĝis hungarigo de la malnova nomo. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Halasd 390 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Rybky 427 homoj, (escepte de unu, ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio