Sándor Újhelyi [ŝAndor Ujheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Újhelyi Sándor; naskiĝis la 4-an de februaro 1902 en Ecser, mortis la 19-an de majo 1996 en Budapeŝto[1]) estis hungara kemiisto, entomologo, profesoro, instruisto.

Biografio redakti

Sándor Újhelyi frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Jam dum la studentaj jaroj li serioze okupiĝis ankaŭ pri entomologio. Post siaj studoj li estis asistanto samloke, dum li akiris pedagogian diplomon en 1930. En 1936 li ekinstruis en gimnazio, kie li estis gimnaziestro inter 1947 kaj 1951. En fino de la 2-a mondmilito li soldatiĝis, en la Germana Regno li estis militkaptito. En 1951 li eklaboris en universitata instituto, kie li pensiuliĝis en 1969 kiel docento. Dum tiuj jardekoj li multe esploris ĉefe montaron Bakony, li priskribis 2 novajn efemerojspeciojn. Li ricevis memormedalon en 1972, premion en 1987.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kémia az általános gimnáziumok első osztálya számára (1949) - gimnazia lernolibro kun aliaj
  • Eljárás naftalin egykristályok elıállítására (1953)
  • Kémiai kísérletek gyűjteménye az általános iskolák dolgozó és levelező tagozata számára (1957)
  • Chrysopa commata sp. n. and some remarks on the species Chrysopa phyllochroma Wesm. (Neuroptera) (1965)
  • Adatok a Bükk- és a Mátra - hegység tegzesfaunájához (1974)
  • The Ephemeroptera of the Hortobágy National Park (1983)

Memorigiloj redakti

  • nova efemero-specio (Ecdyonurus ujhelyii Sowa,1981)

Fontoj redakti