Sándor Babos

biografio pri hungara parazitologo

Sándor Babos [ŝAndor baboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babos Sándor estis hungara parazitologo, oficiro.

Sándor Babos
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1919 (1919-05-24)
en Budapeŝto
Morto 24-an de decembro 1974 (1974-12-24) (55-jara)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy • Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo parazitologo • bestokuracisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sándor Babos[1] naskiĝis la 24-an de majo 1919 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de decembro 1974 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Sándor Babos finis militan akademion en sia naskiĝurbo en 1940 kiel leŭtenanto. Li apartenis al la armeo ĝis 1945, poste li akiris bestkuracistan diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1951. Lia plej grava instruisto estis Sándor Kotlán. Post la diplomo li laboris en instituto ĝis la emeritiĝo en 1974. En tiu longa periodo li okupiĝis pri tiuj parazitoj (ĉefe pri akaroj, iksodoj), kiuj faras malsanaj la bestojn. Li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis establinto de la parazitologio en Nord-Vjetnamio. Li ricevis po unu hungaran kaj vjetnaman premiojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn (1947, 1954).

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Kísérletek a házinyulak bélcoccidiosiának gyógyítására (kunaŭtoro, 1953)
  • Élősködő fonálférgek. – Nematoda parasitica (1958)
  • A magyarországi leporidák tüdőférgességéről (disertaĵo, 1961)
  • Die Zeckenfauna Mitteleuropas (1964)
  • Kullancsok. – Ixodidea (1965)

FontojRedakti

ReferencojRedakti