Sándor Benkő
Sándor Benkő [ŝAndor benkO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benkő Sándor estis hungara internisto, hematologo, altlerneja instruisto.
Sándor Benkő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1912 en Orosháza |
Morto | 21-an de aŭgusto 1971 (59-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | hematologo |
Sándor Benkő[1] naskiĝis la 31-an de marto 1912 en Orosháza, li mortis la 21-an de aŭgusto 1971 en Szeged.
Biografio
redaktiSándor Benkő maturiĝis en gimnazio en Cegléd en 1930, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Post la diplomo li praktikadis jaron en la universitata instituto, poste en la kliniko ĝis 1941. Li estis samloke asistanto (1941–1946), lektoro (1946–1953), docento (1953–1968), same docento sed en instituto (1968–1970). Intertempe li kompletigis sian diplomon pri internaj malsanoj (1940) kaj pri rentgenado post 2 jaroj, tial li estis ankaŭ rentgenisto en kuracejo inter 1941–1949. Li kandidatiĝis en 1954, li doktoriĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Interrompe li studvojaĝis en Nacia Instituto pri Sano en la jaroj 1967 kaj 1968. Lia ĉeftemo estis malsanoj de la vaskula sistemo. Li edziĝis en 1938, poste 2 gefiloj naskiĝis. Li ricevis premiojn en 1951 kaj 1953.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A dynamikus középvérnyomás. (kunaŭtoro, 1935)
- A nicotinsav-amid és cortigen együttes hatása az ólommérgezéses porphyrinuriára. (1941)
- A véralvadék retractiójának mérése. (kunaŭtoro, 1948)
- Autoagressio és autoagressiós betegségek. (disertaĵo, 1954)
- Kísérleti és klinikai tapasztalatok Degranollal. (1958)
- A retikuloendotheliális rendszer pathofiziológiája. A rendszer vizsgálata methylcelluloseval végzett kísérletek alapján. (2 volumoj, disertaĵo, ankaŭ monografio, 1962–1963)
- Sjögren-betegség agranulocytosissal és LE-sejt pozitivitással. (kunaŭtoro, 1971)