Sándor Faragó (teatrestro)

Sándor Faragó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farago Sandor estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Friedman, liaj postaj familiaj nomvariantoj estis Fridmann, Fabinyi, Fabényi. Lia unua edzino estis Margit Menszáros.

Sándor Faragó
Sándor Faragó en 1916
Sándor Faragó en 1916
Persona informo
Naskonomo Friedman Sándor
Naskiĝo 9-an de junio 1886 (1886-06-09)
en Miskolc
Morto 23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Menszáros
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Sándor Friedman[1] naskiĝis la 9-an de junio 1886 en Miskolc, li mortis la 23-an de aŭgusto 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Faragó devenis el juda familio. Li studis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en Budapeŝto, poste li estis stipendiulo jaron de Teatro Magyar, pli poste aktoro, ankaŭ sekretario de Nacia Teatro (Miskolc) kvin jarojn. En 1922 li estis teatrestro de kuntiritaj urboj Székesfehérvár-Kaposvár, sed li bankrotiĝis en 1928. Li forlasis la teatran vivon kaj estis librovendisto en Pápa. Li edziĝis trifoje kaj li frue mortis pro tuberkulozo.

Liaj libro redakti

  • A színház művészalbuma (1916–1917) (redaktoro, 1916)

Fontoj redakti

Referencoj redakti