Sándor Győrffy-Bengyel
Sándor Győrffy-Bengyel [ŝAndor djOrfi-bendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrffy-Bengyel Sándor estis hungara oficiro, ministro. Lia nomo estis ĝis 1934 Bengyel Sándor.
Sándor Győrffy-Bengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de junio 1942 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 18/1-2-37 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy (en) (–1905) Tereza milita akademio (–1912) |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto |
Sándor Győrffy-Bengyel [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de februaro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de junio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor Győrffy-Bengyel frekventis soldatan mezlernejon en Sopron inter 1899–1902, poste militakademion en Budapeŝto inter 1902-1905. En 1915 li aringis la rangon kapitano. Li laboris en ministerio pri defendo ekde 1917. Dum Hungara Sovetrespubliko li batalis por la Soveto, poste li retiriĝis. Ekde 1921 li ricevis altajn postenojn en la nova armeo. En 1941 li estis subministro, samtempe membro en la senato, fine generalo. En la sekva jaro li estis senpostena ministro.