Sándor Veres (operkantisto)
Sándor Veres [ŝAndor vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veres Sándor estis hungara operkantisto (basbaritono). Lia origina nomo estis Róth Mór ĝis 1878, lia prenita familia nomvarianto estis Veress.
Sándor Veres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Róth Mór |
Naskiĝo | 31-an de marto 1859 en Hejőcsaba |
Morto | 27-an de septembro 1913 (54-jaraĝa) en Rákospalota |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto |
Mór Róth (la baldaŭa Sándor Veres)[1] naskiĝis en aprilo de 1859 en Hejőcsaba, li mortis la 27-an de septembro 1913 en Rákospalota (iama urbo).
Biografio
redaktiSándor Veres devenis el juda familio. Li estis buĉisto en la familia vendejo, kiam kompetentulo aŭdis lin kanti surstrate. Li ricevis kantistajn rolojn en teatra trupo de Gyula Miklósy en Miskolc en 1876. Post 2 jaroj li estis levita al Népszínház, sed li kaŭzis skandalon, tial li iris al Teatro de Pécs, poste al teatra trupo de Gerő Aradi en Teatro de Szeged. Li edziĝis en 1881 kaj la paro aliĝis al trupo de Lajos Jakab (aktoro) en Székesfehérvár. Inter 1890-1895 li estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li kantis en amuzejoj, tamen interrompe li kantis en provincaj teatrejoj, fine li turneis en Britio. Hejmenveninta li estis pordisto kaj li vivis malriĉa.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Georges Bizet: Carmen – Escamillo
- Charles Gounod: Faust – Valentin
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Alfio
- Ede Szigligeti: Cigányok – Gyuri
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – grafo Luna
- La Traviata – Georges Germont
- Otello - Montano
- Richard Wagner: Lohengrin – reĝa servisto
Liaj membiografiaj libroj
redakti- Tépett babérlevelek. Egy érdekes kálváriajárása. (1909)
- Egy énekes emlékiratai (1914)