Sárkeszi
Sárkeszi [ŝArkesi] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár. Dum la pratempoj estis en la regiono marĉa lago, tial en la loknomo estas sár (=koto), keszi estas hungara gentonomo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 8144
- Telefonprefikso: 22
Situo
redaktiLa vilaĝo situas laŭ fervojo Budapeŝto-Veszprém, krome estas traira flankovojo al Székesfehérvár.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1274 en formo Kesu. En Sárkeszi migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiLa vilaĝo havas preĝejojn katolikan kaj kalvinanan.
Komunumoj de "Keszi" en Hungara reĝlando
redaktiKeszi estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Bátorkeszi | Budakeszi | Dunakeszi | Garamkeszi | Ipolykeszi | Ipolykiskeszi |
Keszi | Kiskeszi | Kőkeszi | Magyarkeszi | Marcelkeszi | Mezőkeszi |
Nagykeszi | Papkeszi | Sárkeszi | Sajókeszi | Somoskeszi | Tiszakeszi |