Magyarkeszi estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási.

Blazono de Magyarkeszi

Bazaj informoj

redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Tamási troviĝas 20, Siófok 35 km-ojn for.

Historio

redakti

Tiu loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. Laŭ dokumento la vilaĝo havis preĝejon en 1274. Dum dominado de la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La loknomo estis ĝis 1703 nura Keszi, poste alvenis slovakoj, tial la pli nova nomo estis Tótkeszi ĝis 1903.

Vilaĝservoj estas lernejo, sportejo, kuracejo, interretejo.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En Magyarkeszi naskiĝis biokemiisto István Teplán.

Keszi estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Bátorkeszi Budakeszi Dunakeszi Garamkeszi Ipolykeszi Ipolykiskeszi
Keszi Kiskeszi Kőkeszi Magyarkeszi Marcelkeszi Mezőkeszi
Nagykeszi Papkeszi Sárkeszi Sajókeszi Somoskeszi Tiszakeszi