Sławomir Petelicki

Sławomir Jan Petelicki (naskiĝis la 13-an de septembro 1946 en Varsovio, mortis la 16-an de junio 2012 samloke) – en Pola Popola Respublikooficiro de Służba Bezpieczeństwa (Sekureca Servo); en Pola Respubliko – brigada generalo de Pola Militistaro, kreinto kaj la unua komandanto de Militista Unuo 2305 (GROM).

Sławomir Petelicki
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1946 (1946-09-13)
en Varsovio
Morto 16-an de junio 2012 (2012-06-16) (65-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Familio
Patro Mirosław Petelicki
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Sławomir Petelicki estis honora membro de la 5-a kaj 10-a US Army Special Forces, ĉiuflanke instruita kiel soldato pri specialaj agoj ankaŭ en ĉi tiuj taĉmentoj. Li posedis oran insignon GROM kun florkrono. Rajtiĝis pri paraŝutado kaj ŝoforado de militistaj veturiloj, iĝis snajpero, subakvisto, ricevis 5 dan en karateo fudokan. Fakulo pri helikoptera alterigado. En 2000 iĝis Ĝentilulo de la Jaro laŭ legantoj de la revuo "Gentleman". Membro de la Fondaĵo de Estintaj Soldatoj de Specialaj Unuoj G.R.O.M.

Li estis membro de Sendependa Eksperta Teamo (ZEN), kiu prilaboris raporton Kial devis sekvi la katastrofo en Smolensk pri la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, kun "faktoj kaj indikoj kion fari por rekonstrui rompitan sistemon de la sekureco de Pollando". Malgraŭ sia pasinteco iĝis membro de komitato de apogo por la Marŝo de Sendependeco en 2011.

En 2010 aperis libro "GROM. Siła i Honor" (GROM. Forto kaj Honoro) – intervjuo-rivero kun Sławomir Petelicki gvidata de Michał Komar.

Sławomir Petelicki mortis pro postkugla vundo; la korpon trovis edzino de la generalo en subtera garaĝo de la apartamento en kvartalo Mokotów, kie loĝis. Prokuroro kaj polico strebas klarigi cirkonstancojn de la morto.

La 26-an de junio 2012 estis entombigita en la Militista Tombejo en Powązki.

Lia edzino Agnieszka Petelicka estis i.a. filma produktorino (en 1996 iĝis bapto-patrino de la Standardo de Milistista Unuo GROM.