Sabine DEVIEILHE (naskiĝis la  12-an de decembro 1985(nun 1985-12-12) en Ifs, Calvados) estas franca soprano-kantistino.

Sabine Devieilhe
Naskiĝo 12-an de decembro 1985 (1985-12-12) (38-jaraĝa)
en Ifs
Edz(in)o Raphaël Pichon
Ĝenroj Klasika muziko
Profesio Kantistino
Tipo de voĉo Soprano
Eldoninto Erato
Retejo www.sabinedevieilhe.com
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de ParizoQ2994553 • Conservatoire de Rennes • Lycée Malherbe
Familio
Edz(in)o Raphaël Pichon
Okupo
Okupo operkantisto
TTT
Retejo http://www.sabinedevieilhe.com
vdr

Biografio redakti

Infanaĝe, ŝi komencis lerni muzikon en muzik-lernejo de Ifs.

Kiam ŝi estis 12-jaraĝa, ŝi eniris Konservatorion de Caen por lerni ludi violonĉelon.

Absolvinte sian bakalaŭron en Lycée Malherbe, Sabine Devieilhe iris al Rennes kie ŝi akiris licencion de muzikologio, kaj estis ano de ĥoroj de operejo de Rennes.

Ekde 2008, ŝi eniris Konservatorion de Parizo en klaso de kanto de Pierre Mervant[1].

En 2011, ŝi eliris unua nomumita de "Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris" (Nacia supera konservatorio de muziko kaj danco de Parizo).

La 25-an de februaro 2013, Sabine Devieilhe gajnis Venkon de la lirika revelacio en "Victoires de la musique classique" (Venkoj de klasika muziko), tiel sukcedande al Julie Fuchs.

En 2013/14, ŝi estis la Reĝino de la Nokto en Die Zauberflöte en Nacia Operejo de Parizo[2].

En januaro 2014, ŝi triumfis en Lakmé, de Léo Delibes, en Opéra-Comique[3].

La 2-an de februaro 2015 ŝi gajnis en "Victoires de la musique classique".

Diskaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti