Sablopino
La sablopino (Pinus clausa) estas malgranda arbo, ofte arbedo kiu atingas altecon de 5–10 m, escepte 21 m, trovebla en du apartaj lokoj : unu tra centra duoninsula Florido, kaj la alia en la okcidenta florida patotenilo kaj la alabama marbordo; ekzistas arealointerspaco de proksimume 200 km inter la populacioj (ekde Apalachicola ĝis Cedar Key). Tiu specio estas plejparte limigita al tre malfekundaj, tro bone drenitaj, sablaj vivejoj kie konkurado de pli altkreskantaj specioj estas minimumigita kaŭze de la severaj vivokondiĉoj, kiel en la floridaj sablopinaroj.
Sablopino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sablopinaro
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pinus clausa (Chapm. ex Engelm.) Sarg. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa folioj estas pinglo-similaj, en paroj, 5–10 cm longaj, kaj la strobiloj longas 4–8 cm. Tra multe de sia arealo, la sablopino estas adaptita al arbarero-anstataŭigado per arbarofajroj, kun la konusoj kiuj restas fermitaj dum multaj jaroj (clausa = fermita), ĝis naturaj incendioj mortigas la maturajn arbojn kaj malfermas la konusojn. Tiuj tiam prisemas la bruligitan grundon. Kelkaj populacioj malsamas rilate al konusoj kiuj malfermiĝas ĉe matureco, kun disvastiĝo kiu ne dependas de fajroj [1].
La sablopinaroj estas grava vivejo por la endanĝerigita Neoseps reynoldsi (skinkedoj).
Uzado
redaktiLa densa disbranĉiĝo igas ke tiu arbo estas neapta por lignoproduktado, kaj se uzate entute, ĝi plejparte estas uzataj por lignopulpo. Tiu nearktisa pino ankaŭ estas foje konata kiel arbeda pino (angle : scrub pine), sed tiu nomo pli komune indikas la parencan Pinus virginiana
Referencoj
redakti- ↑ angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 70. ISBN 1-4027-3875-7.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Conifer Specialist Group (1998). Pinus clausa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- angle Sablopino (The Gymnosperm Database)