Sacha Noam BARON COHEN (n. 13-an de oktobro 1971) estas angla komikulo kaj aktoro, famigita per siaj filmaj roloj en filmoj Ali G, Borat (plennome Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj) kaj Brüno. Tiuj ĉi figuroj prezentiĝas en lia programo Da Ali G Show. Li devenas el ortodoksa juda familio, malgraŭ tio komence de la filmo Borat li ridindigis la judojn (krom multaj aliaj etnoj). Lia edzino estas aktorino Isla Fisher.

Sacha Baron Cohen
Persona informo
Sacha Noam Baron Cohen
Naskiĝo 13-an de oktobro 1971
en Anglio Londono, Anglio
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ's College
Haberdashers' Aske's Boys' School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Gerry Baron Cohen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Daniella Naomi Cohen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Erran Baron Cohen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Isla Fisher (2010–2024) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Parencoj Simon Baron-Cohen (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Ali G. vd
Okupo filmaktoro
aktoro
produktoro
famulo
modelo
televida produktoro
voĉaktoro
scenaristo
komikisto
filmproduktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1995-
Verkado
Verkoj Da Ali G Show ❦
Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj vd
Aktorado
Premio Ora Globo
La plej bona aktoro en filma muzikalo aŭ komedio
2006 - Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj
Premio BAFTA
La plej bona komedio
2001 - Da Ali G Show
La plej bona komedia prezentiĝo
2001 - Da Ali G Show
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ali G

Karakterizoj de Baron Cohen

redakti

Baron Cohen kreis ĝis nun tri siajn figurojn, kiujn (dum kun sukceso) transformigis sur ekrano. Tio estas:

  • Ali G, londona gangstero, „forveturanta“ (per sia aspekto, parolturno kaj aliaj manieroj) sur kulturo de hiphopo
  • Borat Sagdijev, kazaĥia ĵurnalisto kaj delegito de la kazaĥia nacio, kaj
  • Brüno, aŭstria samseksema moda moderatoro.

Televidaj serioj

redakti
  • F2F (1996-1997)
  • The 11 O'Clock Show (1998-1999)
  • Da Ali G Show (2000 en Unuiĝinta Reĝlando, 2003–2004 en Usono)

Filmoj

redakti

Ali G Indahouse (2002)

redakti

Baron Cohen ĉi tie eluzis sukceson de sia figuro de Ali G post finigo de Da Ali G Show en Unuiĝinta Reĝlando. Ali G ĉi tie rolis gvidanton de unu el londonaj gangoj, Da West Staines Massiv, batalanta kontraŭ alia gango de Da West Staines Massiv. Post tio, kiam li eksciis, ke tiea centrejo de libera tempo, kie li renkontiĝas kun sia gango, estas detruota, li ekinteresiĝos kontraŭ la detruado de la konstruaĵo per tio, ke li alligos sin al ĝi per ĉeno. Rimarkos lin embuskema vicpremiero David Carlton kaj venos al li ideo prepari pere de Ali G intrikaĵon kontraŭ la premiero, kiu povus deĵeti lin el premiera brakseĝo utile al li per tio, ke li proponos al Ali G kandidatigi en la britan parlamenton. Al lia surprizo Ali G vere venos tien.

Interesaĵo estas, ke en la filmo Ali G persone renkontiĝas kun sekvanta figuro de Baron Cohen, la kazaĥia delegito Borat Sagdijev.[1]

Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj(2006)

redakti
 
Borat Sagdijev

Sasha Baron Cohen ĉi tie prezentiĝas en rolo de fikcia kazaĥia ĵurnalisto Borat Sagdijev, kiu estas "laŭmende de fama kazaĥia nacio" sendita ĝis Usono, por ke li eklernu tiean kulturon kun perspektivo apliki ĝin en sia naskovilaĝo...

La filmo estis tre sukcesa (ĝi kostis 18 kaj profitis 261 milionojn da dolaroj); ĝis nun ĝi estas malpermesita en Rusio kaj la tuta araba mondo (krom Libano).

Brüno (2009)

redakti

Dum lasta el trilogio de filmigitaj figuroj de Baron Cohen estas duondokumento Brüno, kiu dokumentas klopodon de aŭstria samseksemulo moda raportisto fariĝi glora, por kio li klopodas fari ĉion ajn, inkluzive de ŝanĝo de sia seksa orientiĝo.

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-22. Alirita 2009-10-30.