Sadikabad (Pakistana Panĝabo)
publikigita versio estis patrolita je 27 mar. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 mar. 2023.
Sadikabad aŭ Sadikurbo (urdue صادق آباد) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), en kantono de Rahim Jar Ĥan, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Sadikabad | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 221 866 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 7 396 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 17′ N, 70° 7′ O (mapo)28.28333333333370.116666666667 [+] | ||
Alto | 80 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d3/Bhong_Mosque_01.jpg/220px-Bhong_Mosque_01.jpg)
Bazaj informoj
redakti- areo: 30 km²
- supermara alteco: 81 m
- loĝantaro: 239 677 (2017)
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 64350
- telefonkodo: 068
Geografio
redaktiSadikabad situas en la centra parto de la lando sur ebenaĵo ĉe la limo inter Sindo kaj Panĝabo. Rahim Jar Ĥan troviĝas 21, Karaĉio 493, Lahoro 545, Peŝavaro 648, Rawalpindi 651, Islamabado 664 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLaŭ arkeologoj Sadikabad estis en la sama loko, sed neniu scias, kiam ĝi estis fondita. La fervoja linio dum la brita dominado multe helpis al la urbo. Post la brita konkero en 1849 la grundo estis irigaciita. Dum la sendependiĝo granda parto de hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe alvenis muslimoj el Barato.
Ekonomio
redaktiSadikabad estas industria kaj agrikultura urbo. Ĉirkaŭ Sadikabad mankas vilaĝoj, estas nur kampoj kun densaj irigaciaj kanaloj. La fekunda grundo produktas tritikojn, kotonojn, sukerkanojn, oranĝojn. En la urbego oni produktas sterkojn, teksaĵojn kaj medikamentojn, 3 sukermuelejoj kaj aliaj uzinoj funkcias.
Loĝantaro
redaktiInter 1998 kaj 2017 la averaĝa jara loĝantarkresko estis 2,7%, pli alta, ol la nacia mezumo.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
37 121 | 63 935 | 144 391 | 239 677 |
Trafiko
redaktiSadikabad situas laŭ la arteriaj fervojo kaj aŭtovojo Karaĉio-Lahoro. La plej proksima flughaveno funkcias en Rahim Jar Ĥan.
Klimato
redaktiEn Sadikabad la averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 35 °C, la plej malvarma januaro kun 14 °C. La jara precipitaĵo estas 264 mm. En ĉiu monatoj pluvas, tamen inter oktobro-januaro nur po 1 milimetro. La musono kulminas septembre kun 99 milimetroj.
Vidindaĵoj
redakti- centra moskeo
Fontoj
redakti- WikiTrans