Salamon Gajzágó [ŝalamon gajzAgO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gajzágó Salamon estis hungara-armena magnato, juristo, politikisto, parlamentano, oficiro, dramisto, la unua prezidanto de la hungara financkontrolejo. Li havis armenajn radikojn. Lia pseŭdonimo estis „Sali Bank”.

Salamon Gajzágó
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1830 (1830-02-02)
en Túrkeve
Morto 9-an de marto 1898 (1898-03-09) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo politikistosoldatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Foto pri Salamon Gajzágó en 1892

Salamon Gajzágó [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1830 en rando de Túrkeve, li mortis la 9-an de marto 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Salamon Gajzágó frekventis gimnaziojn en Szolnok kaj Pest (urbo), poste li akiris diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) en 1847. Li eklaboris ĉe István Széchenyi. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1848, poste li batalis en la liberecbatalo kiel leŭtenanto. Li estis militkaptito, sed li liberiĝis jam en 1849, poste li okupiĝis pri sia bieno kaj ankaŭ kontribuis en Hölgyfutár. En 1853 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. En 1861 li estis nomumita ĉefnotario de Belső-Szolnok, en 1867 ties ĉefjuĝisto. Li estis unua prezidanto de la financkontrolejo en 1870. Li estis parlamenta deputito (1892–1901), en 1893 senatano. En 1892 li pensiuliĝis, samtempe ricevis ordenon kaj titolon vera interna sekreta konsilisto.

Liaj dramoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti