Salikfolia Inulo, latine Inula salicina, estas herbo el la genro Inulo, el la familio Asteracoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikfolia inulo
Salikfolia inulo (Inula salicina)
Salikfolia inulo (Inula salicina)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheobionta
Divizio: angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: asteraloj Asterales
Familio: asteracoj Asteraceae
Genro: Inula Inulo
Specio: salicina salikfolia
Inula salicina L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Temas pri plurjara planto rizomhava, alta inter 30 kaj 75 cm. La tigo senharas, tamen iom raspas. La neparaj folioj longas kaj lancformas, ili iom raspas sube. La subaj havas mallongan petiolon sed ne la supraj, kiuj fariĝas iom ĉirkaŭtigaj. La kapituloj, 25-40 mm, ĝenerale solas. En tiu kapitulo estas kaj centraj kaj ĉirkaŭaj (ligulaj) floroj, kiuj ambaŭ flavas. Florado okazas finprintempe kaj somere.
Tiu planto kreskas en herbejoj, kopsoj kaj torfejoj de preskaŭ tuta Eŭropo.

Etimologio redakti

La nomo Inulo povus derivi el latina vorto uzata de la romianoj por nomi tiun ĉi planton. Aliaj aŭtoroj proponas grekan devenon: "enàein" (purigi) referencante al medicinaj karakteroj. La epiteto salicina venas el la simileco kun la folioj de salikoj.