Salzmann-vojo (germane: Salzmannstraße) estas malnova komerca vojo kondukanta trans Turingia Arbaro, Germanujo. Tiu ĉi 13km longa alirejo al Rennsteig konstruitis kun malgranda deklivo, tiel ke ankaŭ droŝkoj povis uzi ĝin sen pluaj ĉevaloj. Transportitis tie ĉi antaŭ ĉio salo, kalia karbonato, isato, ercoj kaj salpeklitaj fiŝoj. Tamen ne havas la strato sian nomon por la transportita salo sed pro sia konstruinto Ernst Julius Theodor Salzmann.

Historio redakti

Salzmann-vojo faritis pro ke la malnova strato disde Elgersburg al Ilmenau kondukante tra la t.n. Steiger-valo estis multe tro dekliva por normalaj veturiloj. Tiu ĉi strato kondukas disde la preĝejo de Elgersburg tra Steiger-strato al Steigereck (693 m) apud la Arbargastejo Schöffenhaus. De tie ĉi kondukis vojoj al Ilmenau-Manebach, ĉe la monteto Hangeberg pretere al Ilmenau-Sturmheide (pli malnovaj stratonomoj estis Schmücker Straße kaj Suhler Landstraße) kaj tra Mönchhof al Schmücke. Salzmann-strato estas 2 kilometrojn pli longa ol la jam antaŭa ekzistanta deklivega alternativo.

Komenciĝas Salzmann-srato en Elgersburg ĉe la kirko. En distanco de ĉ. 4 km kondukis la komerca vojo inter Lübeck kaj Nurenbergo (ĝia linio tre similas al la nuna Federacia ŝoseo B 4) tra Ilmenau-Roda|Roda, kiu unuigas Erfurton kun Eisfeld tra Ilmenau kaj nomiĝis en tiu ĉi ero Frauenwalder-strato. Ĝi kondukas malsoben (la nuna Schmücker-strato) preter la nuna Hotelo Am Wald/Elgersburg kaj poste ĉ. 200 metrojn malsupre de la pinto tra Hohe Warte; poste ĝi kondukas ĉe la orienta deklivo de Rumpelsberg-monto (Mönchswald) sur la akvodislimon inter Ilm kaj Gera. Tie ĉi estas la gastejo Mönchhof plurajn jarcentojn aĝa. Tie ĉi ĝi ankaŭ trafas la vojojn al Ilmenau, Ilmenau-Manebach kaj Gehlberg kaj la alteco estas tie ĉi de ĉ. 750 metroj.

La posta ero kondukas al Zwei Wiesen, fonta arbareto ĉe Großer Rödel, kie disde sudo el la valode Ilm disde Meyersgrund venas vojo. Tie ĉi estas tombo de falinta soldato. Sur la ono inter Mönchhof kaj Zwei Wiesen Salzmann-vojo estas la limo inter la komunumoj Ilmenau eoste kaj Geratal ueste. La migranto ĉe tiu ĉi punkto ektroviĝas sur la teritorio de Gehlberg.

Maltantaŭe sekvas la suprenirado al Schmücke ĉe la norda rando de Freibach-valo, preter Aschbach (768,2 metroj), Spielmannsleite (784 metroj) kaj Sachsenstein-monteto (915.3 metroj). Schmücke kun sia alteco de 940 metroj estas la fina punkto de Salzmann-strato. Tie ĉi la komercistoj trafis plurajn aliajn gravajn vojojn en la direkto de Suhl.

Hodiaŭ Salmann-vojo nomiĝas hodiaŭ disde Elgersburg ĝis Mönchhof Schmücker Straße (temas pri la iama Landa ŝoseo L 2645), poste ĝi iĝas simpla forstista vojo. Ĝis Mönchhof ĝi estas asfaltita, poste la supra tavolo estas el fajna gruzo. Treege ŝatis tiun ĉi straton hodiaŭ biciklistoj kaj skirkuradistoj. Tamen la partoj kiuj taksatas oficiale kiel forstitaj vojoj estas baritaj kaj al ekskurskaleŝoj kaj al bicikloj.

 
Memortabulo por la forstisto Ernst Salzmann en Luisenthal-Triefstein

Nomdoninto redakti

Nomitis Salzmann-strato por la ĉefforstisto Ernst Julius Theodor Salzmann, filo de la gravega germana pedagogo kaj teologo Christian Gotthilf Salzmann. Ernst Salzmann havis grandajn meritojn geodeziajn ekz. de la gotaaj domenaj arbaroj. Li metis la fundamentojn por la elstare bona konstruado de arbaraj vojoj. Li tiukuntekste povis ege profiti de sia talentego je orientiĝo kaj memorado.[1]

Notoj redakti

  1. Gemeindeverwaltung Geraberg: Alte Handelswege in unserer Region, 2010, fotoj de Klaus Fischer, teksto de Klaus Fischer kaj Rüdiger Krause