Samarinda
Samarinda estas metropolo de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Borneo, kie ĝi estas la plej popolriĉa urbego sur la tuta Borneo. Ĝi estas administra centro de la provinco Orienta Kalimantano. Krome Samarinda estas grava centro por lignoproduktado. La urbego konsistas el 6 distriktoj. La loknomo signifas: "egala en alteco", ĉar la domoj havis la saman alton.
Samarinda | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio enklavo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 831 460 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 062 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 0° 30′ S, 117° 9′ O (mapo)-0.50222222222222117.15361111111Koordinatoj: 0° 30′ S, 117° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 783 km² (78 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Samarinda [+] | |||||
Geografio
redaktiSamarinda situas laŭ rivero. Balikpapan troviĝas 90, Paluo 309, Mamuju 311, Banjarbaru 418 , Tarakan 429, Makassar 574, Kendari 720, Pontianak 867, Manado 887, Surabajo 892, Bitung 643, Denpasar 930, Semarang 1034, Jogjakarto 1103, Bandungo 1270, ĉefurbo Ĝakarto 1303, Palembang 1400, Bandar Lampung 1425, Batam 1465, Medano 2099, Banda Aceh 2513 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa nederlandanoj venkis la lokan sultanlandon batale en 1667. Samarinda estis malgranda, dormema urbo en 1942 kun pluraj malgrandaj naftejoj en la najbareco. Ĝi estis okupita fare de la japanoj post kiam la Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj falis. En 1961 diocezo estis establita, kiu en 2003 estis levita arkdiocezo.
Ekonomio
redaktiEkde 2004 la komerco estas la motoro de la ekonomia kresko de Samarinda. Ĝi konsistas el forhakitaj lignoj kaj naftoj. Ekzistas multaj forlasitaj karbominejoj en Samarinda. La turismo ankaŭ ludas gravan rolon en la ekonomio. La agrikultura sektoro ne gravas kaj konsistas el kultivado de floroj (rozo, jasmeno, orkideo) kaj fruktoj.
Religio
redaktiLa ĉefaj religioj de Samarinda estas islamo, budhismo, konfuceismo, kristanismo kaj hinduismo.
Trafiko
redaktiSamarinda havas trairan marbordon vojojn, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbego havas ankaŭ gravan internacian flughavenon.
Klimato
redaktiSamarinda havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2102 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala urba retejo (indonezie) Arkivigite je 2013-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
-
Vojo
-
Monumento
-
Vendejego
-
Universitato
-
Hotelo
-
Muzeo
-
Oficejo
-
Moskeo