Samu Pecz
Samu Pecz [ŝamu pec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pecz Samu estis hungara arkitekto, profesoro. Lia familia nomo aperis foje en formo Petz. Lia bopatro estis János Wagner (arkitekto).
Samu Pecz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pecz János Sámuel |
Naskiĝo | 1-an de marto 1854 en Peŝto |
Morto | 1-an de septembro 1922 (68-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Ármin Pecz |
Frat(in)o | Pecz Ármin |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • universitata instruisto |
Verkoj | Great Market Hall Kalvinana preĝejo (Víziváros) Fasori Gimnázium Magyar Nemzeti Levéltár Országos Levéltára |
Samu Pecz [1] naskiĝis la 1-an de marto 1854 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de septembro 1922 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Samu Pecz frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József, Teknikuniversitato de Stuttgart, akademio en Vieno, fine li vivis en Ateno por ekvidi la grekan arkitekton. Hejmenveninta li laboris en laborejo de Frigyes Schulek, dum li akiris arkitektan diplomon en la reĝa teknikuniversitato. En la fruaj 1880-aj jaroj li laboris en laborejo de Alajos Hauszmann, krome li instruis en la reĝa teknikuniversitato. Tiutempe li jam projektis signifajn preĝejojn, poste ankaŭ aliajn gravajn konstruaĵojn. En 1887 li estis nomumita eksterordinara profesoro, en la sekva jaro ordinara profesoro, poste eĉ dekano.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- A görög kőszerkezetek ismertetése, különös tekintettel a görög dór szentély szerkezetére (1886)
- Az ókeresztény templom-építészet fejlődése (1886)
- A protestáns templomok építéséről (1888)
Elektitaj projektojRedakti
- Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth) (1886-1887)
- Arthistoria Muzeo 1-a premio (1898) (tamen la muzeo konstruiĝis laŭ alia projekto)
- Kalvinana kirko (Víziváros) (1894-1896)
- Hungara Reĝa Marista Akademio (1902-1903) Fiume
- Luterana kirko (Budapeŝto-Erzsébetváros) kun gimnazio (1903-1904)
- Tutlanda Arĥivo (1912-1923)