Béla Rerrich

Béla Rerrich [reriĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rerrich Béla estis hungara arkitekto, pejzaĝarkitekto, arkitekto pri eksteraj spacoj, altlerneja instruisto. Lia samnoma filo estis skermisto.

Béla Rerrich
Béla Rerrich
Béla Rerrich
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1881 (1881-07-25)
en Budapeŝto
Morto 23-an de februaro 1932 (1932-02-23) (50-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Béla Rerrich
Okupo
Okupo arkitekto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Béla Rerrich[1] naskiĝis la 25-an de julio 1881 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de februaro 1932 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Béla Rerrich
Pentraĵo pri Béla Rerrich (1923)

BiografioRedakti

Béla Rerrich komence estis pentristo-lernanto de Simon Hollósy en Artistkolonio de Nagybánya (1898), poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1903. Lia plej grava instruisto estis Samu Pecz. Li estis samloke asistanto de Pecz (1903-1905). Inter 1906-1908 li studis pejzaĝarkitekton en Versailles kaj en Parizo li laboris ĉe en:Édouard André, pli poste en Anglio ĉe en:Thomas Hayton Mawson. Hejmenveninta en 1908 li estis pioniro de la geometriaj ĝardenoj, patro de la hungara pejzaĝarkitekto. Ekde 1908 ĝismorte li instruis en la ĝardena instituto, inter 1918-1923 li estis ankaŭ institutestro.

Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti

  • loĝdomego (1928, Budapeŝto)
  • lernejo (1909-1911, Budapeŝto)
  • kampuso (1929-1932, Szeged, lia ĉefverko)
  • tombeja pordego (1930, Nyíregyháza)

Elektitaj pejzaĝarkitekturaĵojRedakti

Elektitaj internaj arkitekturaĵojRedakti

  • episkopa palaco
  • seminaria kapelo
 
Aerfoto pri placo en Szeged fare de Rerrich

Lia ekstera arkitekturaĵoRedakti

  • placo Dóm en Szeged (1928 – 1930)

Elektitaj kontribuojRedakti

  • A reneszánsz és a modern kert művészete (1909)
  • A kert rendezésének mestersége és művészete (1923)

MemorigilojRedakti

  • memortabuloj en Budapeŝto kaj Szeged
  • placo en Szeged
  • kolegio prenis la nomon Rerrich Béla

FontojRedakti

ReferencojRedakti