Stabio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el San Pietro (Stabio))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stabio (stacidomo).

Stabio estas komunumo de la Komunumaro Stabio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4371 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Stabio
Blazono de Stabio
Blazono de Stabio
Blazono de Stabio
Stabio
Stabio
Stabio
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Stabio
Koordinatoj  45° 51′ 0″ N 8° 56′ 24″ O / 45.85000 °N, 8.94000 °O / 45.85000; 8.94000 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 0″ N 8° 56′ 24″ O / 45.85000 °N, 8.94000 °O / 45.85000; 8.94000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4371
Areo 6,15 km²
Alteco 352 m super marnivelo
Poŝtkodo 6855
Komunumkodo 5266
Mapo de Stabio
Mapo de Stabio
Mapo de Stabio

Geografio redakti

Stabio situas sudoriente de Mendrisio, proksimume 10 kilometrojn okcidentnordokcidente de Chiasso ĉe la landlimo al Italio. La komunumo konsistas el la frakcio Stabio, San Pietro kaj Gaggiolo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,15 km², de kiuj 26,4% estas kovritaj de arbaro, 35,5% servas por agrikulturo kaj 35,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Stabio limas en nordo al Clivio (VA, Italio), en oriento al Mendrisio, en sudo al Bizzarone (CO, Italio), en sudsudokcidento al Rodero (CO, Italio), kaj en okcidento al Cantello (CO, Italio).

Trafiko redakti

Tra Stabio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 394 de Mendrisio al Malnate. La fervojlinio de Mendrisio tra Stabio al Malnate estis fermita en la jaro 1928 por la pasaĝera transporto. La komunumo nuntempe pere de busoj estas konektita al la publika transportreto. En la jaro 2014 devos esti inaŭgurita la nova tiĉina regiona fervojlinio de Mendriso tra Stabio al Varese, kies konstruo komenciĝis en la jaro 2009.[3]

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Stabio datiĝas el la jaro 1067 sub la aktuala nomo Stabio. Pere de diversaj arkeologiaj fosadoj eblis trovi objektojn, kiuj pruvas, ke la loko estis daŭre loĝata ek de la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Estis trovitaj tomboj el la ferepoko kaj el la romia epoko kun diversaj restaĵo de merkura kulto ka restaĵoj de lombardaj tomboj. Dum mezepoko Stabio apartenis al la Vikarejo Mendriso. La interezrajtojn la familio Orelli de Locarno cedis en la jaro 1189 al la episkopo de Como. En la jaro 1517 Stabio estis akirita de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum konflikto inter konservuloj kaj liberaluloj la 22-an de oktobro 1876 mortis 3 homoj kaj devis interveni la svisa armeo.[4]

Vidindaĵoj redakti

Ek de 1981 en Stabio troviĝas la Muzeo pri kampara kulturo de Mendrisiotto (itale Musezo della civiltà contadina del Mendrisiotto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti