Sandra Kim

belga kantistino

Sandra Kim, artista nomo inspirita per la kantistino Kim Wilde, naskonome Sandra Caldarone, estas belga kantistino, kies familio laŭ la nomo klare havas italajn radikojn. Ŝi naskiĝis la  15-an de oktobro 1972(nun 1972-10-15) en Saint-Nicolas, Valonio, do nun estas 51-jaraĝa. Interalie ŝi reprezentis Belgion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1986, okazinta la 3-an de majo 1986 en Bergen (Norvegio) kaj gajnis la 1-an lokon: la franclingva kanto J'aime la vie - «Mi amas la vivon» - atingis 176 poentojn.

Sandra Kim
Persona informo
Naskonomo Sandra Caldarone
Aliaj nomoj Sandra Kim
Naskiĝo 15-an de oktobro 1972 (1972-10-15) (51-jaraĝa)
en Saint-Nicolas
Lingvoj francanederlanda
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.sandrakim.be/
vdr

Kiam ŝi venkis en la konkurso ŝi estis nur 13-jara, kvankam en la kantoteksto de J'aime la vie ("Mi amas la vivon") ŝi kantas pri "esti nur 15-jara" kaj komence donis sian naskiĝjaron kiel 1970. Kim estis la plej juna gajninto de la konkurso ĝis nun. Neniu nacia ĵurio lasis ŝin sen punkto. La dua metita teamo de Svislando sentis la ŝancon ankoraŭ venki kaj prezentis (malsukcesan) apelacion kontraŭ la rangigo. Daŭris ĝis 1990 ke la minimuma aĝo de partoprenantoj estis fiksita je 16 jaroj. La diska unuopaĵo de J'aime la vie vendita unuavice en Germanio enhavas la anglan version Crazy Of Life, kantitan same de ŝi. La kanto J'aime la vie povis lokigi sin en la furorlistoj tra tuta okcidenta Eŭropo kaj la diska unuopaĵo vendiĝis en ĉirkaŭ unu kaj duono miliono da kopioj.

En la sekvaj jaroj, Kim registris kaj sukcese disaŭdigis kantojn en kaj la franca kaj la nederlanda.

Eksteraj ligiloj

redakti