Sango en akvo

"Sango en akvo" (hungare Melbourne-i vérfürdő, angle "Blood Bath" of Melbourne) estis duonfinala matĉo de akvopilkado inter la teamoj de Hungario[1] kaj Sovetunio dum la Somera Olimpiko en Melburno en 1956. Ĝi estas verŝajne la plej konata en la historio de tiu ĉi sporto. La matĉo okazis la 6-an de decembro 1956, estis ludita tuj post la subpremo de la Hungara Revolucio. La teamo de Hungario gajnis 4-0. La nomo de la matĉo devenas de la sango de Ervin Zádor, kiu kolorigis la akvon post bato de rusa rivalo. Post tiu nesporta konduto la publiko grandparte favoriganta la hungarojn provis propramane juĝofari. La juĝisto estis devigita rompi la matĉon antaŭtempe kaj doni venkon al la hungara teamo.

Historia fono redakti

La matĉo estis ludata nelonge post subpremo de la Hungara revolucio de 1956. La hungara reprezentantaro ŝanĝis la komunisman version de la flago de sia ŝtato al ties revolucia ekvivalento, eltondante la centran ruĝan stelon. La rusaj teamanoj kaj subtenantoj volis emfazi sian dominadon super la tuta Orienta Eŭropo, dum la hungarojn motivis rekompenco kontraŭ sanga subpremo de la revolucio fare de la Ruĝa Armeo.

Post la matĉo redakti

La skipo de Hungario dum la finala matĉo venkis la teamon de Jugoslavio, do Hungario farigis la olimpika ĉampiono. Multaj konkurantoj, lume de la okazintaĵoj en Budapeŝto, decidis provizore ne reveni al la patrujo.

La historian eventon pritraktas du filmoj: hungara historia dramo Szabadság, szerelem (2006, Libero kaj Amo) kaj dokumenta filmo de 2006 produkita de Quentin Tarantino kaj Lucy Liu sub la titolo Freedom's Fury.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti