Sankt Antönien

komunumo de Svislando
Sankt Antönien
Blazono de Sankt Antönien
Preĝejo de Sankt Antönien
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Luzein
Koordinatoj  46° 58′ 10″ N 9° 48′ 51″ O / 46.96944 °N, 9.81417 °O / 46.96944; 9.81417 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 10″ N 9° 48′ 51″ O / 46.96944 °N, 9.81417 °O / 46.96944; 9.81417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 360
Areo 52,28 km²
Alteco 1459 m super marnivelo
Poŝtkodo 7246
Komunumkodo 3893
Mapo de Sankt Antönien

Pri la komunumo redakti

Sankt Antönien (en romanĉa lingvo: Sontg Antönia) estas komunumo de la komunumaro Luzein kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 360 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Sankt Antönien situas en la supra parto de la valo de Sankt Antönien, flanka valo de Pretigovio (germane Prättigau). La valon senakvigas la rivereto Schanielabach, kiu en Luzein alfluas al Landquart. La nordorientan limon de la komunumo formas la kresto de la montoĉeno Rätikon, kiu estas samtempe la limo inter Aŭstrio kaj Svislando. La plej alta punkto de la komunumo situas sur Madrisahorn sur alteco de 2826 m s.m. La komunumo Sankt Antönien konsistas el la tri vilaĝoj Sankt Antönien Castels, Sankt Antönien Rüti kaj Sankt Antönien Ascharina, kiuj iam estis memstaraj komunumoj. La tri frakcioj siavice konsistas el multnombraj malgrandaj setlejoj. La centron de la komunumo formas la setlejo Sankt Antönien Platz.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sankt Antönien limas en nordo al la komunumo Tschagguns (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Sankt Gallenkirch (Vorarlbergo, Aŭstrio), en sudoriento al Saas en Prättigau, en sudo al Küblis, en sudokcidento al Luzein, kaj en nordokcidento al Schiers.

Trafiko redakti

Sankt Antönien situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per la kantona vojo 726.40 de Küblis tra Luzein. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto. Al Aŭstrio kondukas nur diversaj piedpadoj tra altmontaraj pasejoj.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo estiĝis per du kuniĝoj en la jaroj 1979 kaj 2007. Unue en 1979 kuniĝis la iamaj komunumoj Sankt Antönien Castels, kiu ĝis 1953 oficiale nomiĝis Castels, kaj Sankt Antönien Rüti, kiu ĝis 1953 nomiĝis Rüti en Prättigau. Kun efiko de la 1-a de januaro 2007 aliĝis ankaŭ Sankt Antönien Ascharina al la komunumo. Al la blazono estis tial aldonita tria stelo por la tri frakcioj.

La unua dokumenta mencio de Sankt Antönien datiĝas el la jaro 1451 kiel Sant Anthonyen.

Ĝis en la 13-a jarcento Sankt Antönien ne estis daŭre loĝata sed utiligata nur de retoromanoj kiel alpopaŝtejo. Ek de la 14-a jarcento en Sankt Antönien setlis valzoj. La suvereneco pri Sankt Antönien apartenis ĝis 1649 al la austriaj senjoroj sur la burgo Castiel. Kiel najbarecano de la tribunalejo Castiel Sankt Antönien aliĝis en la jaro 1436 al la Dektribunala Federacio. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti