Sarkolenacoj
(Alidirektita el Sarcolaenaceae)
La sarkolenacoj (latine Sarcolaenaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malvaloj (Malvales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 10 genrojn kaj preskaŭ 70 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas sarkoleno.
Sarkolenacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
sarkoleno Sarcolaena Thouars | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Taksonomio redakti
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malvales Juss. - malvaloj
- Sarcolaenaceae Caruel - sarkolenacoj
- Eremolaena Baill. - eremoleno
- Leptolaena Thouars - leptoleno
- Mediusella (Cavaco) Hutch. - mediuzelo
- Pentachlaena H. Perrier - pentakleno
- Perrierodendron Cavaco - perierodendro
- Rhodolaena Thouars - rodoleno
- Sarcolaena Thouars - sarkoleno
- Schizolaena Thouars - skizoleno
- Xerochlamys Baker - kseroklamido*
- Xyloolaena Baill. - ksilooleno
- Sarcolaenaceae Caruel - sarkolenacoj
- Malvales Juss. - malvaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.