Sasinkovo
Sasinkovo, hungare Ság [ŝAg] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec. La slovaka historia loknomo ĝis 1948 estis Šag.

Bazaj informoj
redakti- 48° 22′ 15″ N 17° 51′ 00″ O / 48.37083 °N, 17.85000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 22′ 15″ N 17° 51′ 00″ O / 48.37083 °N, 17.85000 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 196 m
- Loĝantaro: 872 en 2004
- Poŝtkodo: 920 65
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
redaktiSasinkovo situas fine de sakovojo, fervojo preteriras. Hlohovec troviĝas je 9 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1256 laŭ tiama hungara ortografio "Sag". Tiam fiŝistoj de la reĝo estis la loĝantoj. En 1787 loĝis tie 670 vilaĝanoj en 137 domoj, en 1828 539 vilaĝanoj en 77 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ság 773 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sasinkovo 882 homoj, (874 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo el la 19-a jarcento
- kastelo el la 20-a jarcento
Famuloj
redaktiEn la iama Ság naskiĝis hungara militestro József Festetics.
Eksteraj ligiloj
redakti- Sasinkovo sur mapo de Slovakio
- pri la kastelo de Sasinkovo (slovake kun bildoj)
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio