Girolamo Savonarola

(Alidirektita el Savonarola)

Girolamo Maria Francesco Matteo Savonarola naskiĝis en Ferrara la 21-a de septembro de 1452 kaj mortis en Florenco la 23-a de majo de 1498.

Girolamo Savonarola
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1452 (1452-09-21)
en Ferrara,  Duklando Feraro
Morto 23-an de majo 1498 (1498-05-23) (45-jaraĝa)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Mortokialo Morto sur brulŝtiparo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj italalatina
Ŝtataneco Duklando Feraro
Respubliko Florenco Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Ferrara Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Girolamo Savonarola
Okupo
Okupo politikisto
verkisto
predikisto
religiulo
filozofo
teologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Skulptaĵo de Savonarola en Ferrara.

Savonarola estis religiulo de la dominikanoj, predikisto itala, konfes-prenisto de la guberniestro de Florenco, nome Lorenzo de Mediĉo, organizanto de la famaj vantofajroj, (aŭ "vantobruloj") kie la florencanoj estis invitataj forĵeti fajren siajn luksaĵojn, krome librojn nedecajn, kiaj tiuj de Giovanni Boccaccio. Li predikis kontraŭ lukso, lukro, malvirto de la povuloj kaj de la Eklezio, kontraŭ la pasi-serĉado de gloro kaj kontraŭ samseksemo, tiam nomata sodomio, kiu laŭ li estis en la tuta socio de Florenco, kie li loĝis.

Laŭ Marteno Lutero ankaŭ multaj aliajn Protestistojn, Girolamo Savonarola estis praprotestantisto.