Bosco/Gurin

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schwändi (Bosco/Gurin))

Bosco/Gurin (aliaj skribmaniero Bosco-Gurin kaj Bosco-Gurin) estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 50 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Bosco/Gurin
Blazono de Bosco/Gurin
Blazono de Bosco/Gurin
Blazono de Bosco/Gurin
Bosco/Gurin
Bosco/Gurin
Bosco/Gurin
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Rovana
Koordinatoj  46° 19′ 5″ N 8° 29′ 38″ O / 46.31806 °N, 8.49389 °O / 46.31806; 8.49389 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 5″ N 8° 29′ 38″ O / 46.31806 °N, 8.49389 °O / 46.31806; 8.49389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 50
Areo 22,04 km²
Alteco 1506 m super marnivelo
Poŝtkodo 6685
Komunumkodo 5304
Mapo de Bosco/Gurin
Mapo de Bosco/Gurin
Mapo de Bosco/Gurin

Geografio redakti

Bosco/Gurin situas en la Valo de la rivereto Bosco, alfluanto de Rovana, kiu siavice alfluas al Maggia. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bosco/Gurin kaj diversaj alpopaŝtejoj, inter kiuj troviĝas Ferder, Schwändi, Ubarab kaj Zum Schwarze Brunna. Kun alteco de 1508 m s.m. Bosco/Gurin estas la plej alte situanta vilaĝo de Kantono Tiĉino.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,04 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 26,8% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bosco/Gurin limas en nordo al Cevio, en oriento al Cerentino, en sudo al Campo, kaj en sudokcidento al Premia (VB, kaj en nordokcidento al al Formazza (VB, Italio).

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de Bosco/Gurin estas la germana lingvo, kio estas escepto en la itallingva Kantono Tiĉino. La nomo Bosco/Gurin estas duobla nomo en la itala (Bosco) kaj la valza dialekto de la alemana lingvo. La parolata valza dialekto de Bosco/Gurin nomiĝas Guryner Titsch (guringermana), kiu estas altalemana dialekto devenante el Valzeo. La valzoj el Bosco/Gurin almigris en la 13-a jarcento el Valezo. La valza dialekto de Bosco/Gurin nun estas minacata pro la premo de la itala lingvo, nome de la lombarda dialekto de la Valo de Maggia. Intertempe la nombra da denaskaj parolantoj de la itala superas la nombron da denaskaj parolantoj de la valza dialekto kaj vivas nur ankoraŭ tri lernejaj infanoj en la vilaĝo. La estonto de la valza dialekto en Bosco/Gurin do estas tre malcerta.[3]

Trafiko redakti

Bosco/Gurin situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La sola veturebla vojo, kiu kondukas al la vilaĝo komenciĝas en Cerentino. Pere de poŝtaŭtolinio al Cevio la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bosco/Gurin datiĝas el la jaro 1244 kiel Buscho de Quarinobis. La Valzoj, kiuj devenas de la Valo de Formazza ĉirkaŭ en la jaro 1240 setlis en Bosco/Gurin je invito de la lombardaj landaj senjoroj kaj la kapitanoj de Locarno, kiuj vezonis soldatojn. En la jaro 1244 ili luis de nobelaj familioj de Locarno kaj la vilaĝanoj de Losone la alpopaŝtejoj en Bosco/Gurin, kies posedantoj ili poste fariĝis. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento la valza kolonio de Bosco/Gurin vivis tre izolite. La malmultaj kontaktoj al la ekstera mondo okazis pli ofte tra la altmontaraj pasejpadoj al Valezo kaj al la Valo de Formazza ol al Tiĉino. La pastra preĝejo estis konsekrita en la jaro 1253 al Sanktaj Jakobo kaj Kristoforo. Dum jarcentoj la ĉefaj enspezoj estis agrikulturo - la vilaĝanoj kultivis hordeon, terpomoj kaj kanabon - kaj bovbredado. Nuntempe la ĉefa enspezofonto estas la turismo. La vilaĝo plurfoje estis kovrita de lavangoj. Ĝis 1934 la oficiala nomo de la komunumo estis en la itala lintvo Bosco Vallemaggia kaj en la germana Gurin. La loĝantaro de Bosco/Gurin malkreskis de pli ol 400 en la 19-a jarcento al aktuale ankoraŭ 50.[4]

Vidindaĵoj redakti

Bosco/Gurin estas la plej bele konservita valza setlejo sude de la Alpoj. Signifaj estas la domo, en kiu troviĝas la Valza muzeo, kaj la pastra preĝejo Sanktaj Jakobo kaj Kristoforo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Vidu ankaŭ: Reta fonto pri la valza dialekto en Bosco Gurin, konsultita la 22-an de majo 2013
  4. Fonto: Daniela Pauli Falconi: Bosco/Gurin en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-19)

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti