Selyeb
Selyeb [ŝejeb] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 168 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3378/20.9568
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 3809
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
Selyeb situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 11, Miskolc 27 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1256 laŭ tiama ortografio "Seleb". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Selyeb 847 homoj (escepte unun ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
- kalvinana preĝejo
- baroka nobeldomo de familio Tiszta [tista] el la 18-a jarcento, post incendio renoviĝis
- statuo pri Johano Nepomuka de 1769
Famuloj redakti
En Selyeb naskiĝis pentristo János Seres.
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu