Ignaz Semmelweis

(Alidirektita el Semmelweis)

Ignaz Philipp SEMMELWEIS [ignac filip semlvajs] (naskiĝis la 1-an de julio 1818, mortis la 13-an de aŭgusto 1865) estis hungara kuracisto.

Ignaz Semmelweis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1818 (1818-07-01)
en Tabán, Reĝlando Hungario (1538–1867),  Aŭstra imperio
Morto 13-an de aŭgusto 1865 (1865-08-13) (47-jaraĝa)
en Oberdöbling,  Aŭstra imperio
Mortokialo pyaemia
Tombo Semmelweis Museum of Medical History
Lingvoj hungaraaŭstra-germanaanglagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Alma mater Universitato de VienoUniversitato Eötvös Loránd • Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium
Familio
Edz(in)o Mária Weidenhofer
Parencoj Péter Ráth
Okupo
Okupo kuracistobotanikisto • universitata instruisto • ginekologo • obstetrikisto • higienisto
vdr
Ignaz Semmelweis Jenő Doby, 1894

Li naskiĝis en Buda (nuntempe: parto de Budapeŝto), studis medicinon kaj doktoriĝis en la jaro 1844 en Vieno. Poste li eklaboris en akuŝa sekcio de Viena hospitalo. Tie li rimarkis, ke en la sekcio, kie medicinstudentoj laboris, pli da pacientinoj malsaniĝis de la puerpera febro ol en la alia sekcio, kie estontaj akuŝistinoj lernis sian fakon. Serĉante la kaŭzon de tiu ĉi – plej ofte mortiga – malsano, li ekzamenis la virinojn pli zorgeme, sed la kvanto de malsaniĝoj eĉ altiĝis.

Nur post kiam la jur-medicinisto Jakob KOLLETSCHKA (1803 - 1847), al kiu li havis amikajn rilatojn, dum nekropsio vundiĝis per la skalpelo kaj mortis malmultajn tagojn poste de sangotoksiĝo, Semmelweis pensis nun koni la kaŭzon de la puerpera febro: La studentoj pri medicino laboris en la anatomia sekcio kaj sekcis tie mortintojn. Per ne-lavitaj kaj ne-desinfektitaj manoj ili poste ekzamenis naskantajn virinojn kaj transdonis amason da ptomaino.[1]

Semmelweis ekde tiam instrukciis al siaj studentoj, desinfekti la manojn per klorkalko, kaj vere la morteco de akuŝintinoj malkreskis de 12,3% al 2–3%. Kiam foje tamen 12 virinoj malsaniĝis samtempe, li eltrovis, ke ankaŭ vivantaj personoj povas kaŭzi la puerperan febron: Unu kun-pacientino suferis je infektita utera kancero kaj transdonis la malsanon. Semmelweis tiam ordonis desinfekti la manojn antaŭ ĉiu ajn ekzameno kaj sukcesis malaltigi la mortecon al 1,3%: Tiu kvanto eĉ estis pli malalta ol tiu de la alia akuŝa sekcio.

Malgraŭ tiu ĉi sukceso lia laboro dum longa tempo ne estis agnoskata. La studentoj kredis tiel striktan (kaj malagrablan) desinfekton ne-necesa kaj la kuracistoj rifuzis kredi, ke ili mem kaŭzis la malsanon, kiun ili volis kuraci. Pro intrigo de sia ĉefo, kiu sentis sin malatentata, Semmelweis en la jaro 1849 eĉ devis forlasi la klinikon.

Seniluziiĝinte li revenis al Pest (nuntempe: Budapeŝto), laboris tie kiel kuracisto kaj okupis ekde 1855 profesoran postenon en la tiea universitato. En la jaro 1861 li publikigis sian verkon Die Aetiologie, der Begriff und die Prophylaxis des Kindbettfiebers, en kiu li klarigis siajn eltrovojn pri la puerpera febro. Sed nur malmultaj kuracistoj subtenis lin.

En julio 1865 li pro psikozo venis al mensmalsanulejo en Döbling apud Vieno, kie li en aŭgusto mortis. Nur jarojn poste, kiam la bakteriologio evoluis, liaj ideoj trovis vastan agnoskon.

Lian nomon portas la plej granda hungara medicinascienca universitato, Universitato Semmelweis en Budapeŝto.

Honorigoj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti