Sep Montopintoj

la plej altaj montoj en ĉiuj el la sep kontinentoj

La «Sep Montopintoj» estas esprimo kiu estas uzata por la aro de la plej altaj montopintoj de ĉiu el la «sep kontinentoj» (ses plus Nordameriko), sed kun variaj interpretoj de kiuj ili estas laŭ la kontinenta difino uzata.

Diagramo kiu komparas la altitudojn de la dekkvar montopintoj de pli ol ok mil metroj (ruĝaj aŭ rozkoloraj) kaj la «Sep Montopintoj» kaj sep duarangaj montopintoj, la plej altaj montopintoj kaj la duarangaj plej altaj de ĉiu kontinento.

La unua montogrimpisto kiu sukcesis atingi la pintojn de tiuj montoj (laŭ la Listo Kosciuszko) estis la usonano Richard Bass, de 1983 ĝis 1985.

En preskaŭ tuta Ameriko, escepte en Usono, la listo kaj defio atingenda estas tiu de la Ses Montopintoj, ĉar oni konsideras la monton Akonkagvon kiel la plej alta de la amerika kontinento, kalkulante nur po unu plejan montopinton por ĉiu kontinento. La unua grimpisto kiu sukcesis atingi tion estis la kanadano Pat Morrow, de 1981 ĝis 1986. Atingi la montopintojn de ĉiuj el la sepopo estas konsiderata unu de la plej gravaj defioj en montogrimpado.

La sep montopintoj estas Ĉomolungmo (8848 m, Azio), Akonkagvo (6962 m) kaj Denali (6198 m, Ameriko), Kilimanĝaro (5893 m, Afriko), Elbruso (5642 m) aŭ Blanka Monto (4810 m, Eŭropo), Monto Vinson (4892 m, Antarkto) kaj Puncak Jaya (4884 m) aŭ Monto Kosciuszko (2228 m, Oceanio).

La sep alternativaj montopintoj redakti

En ĉiu el la kontinentoj, la dua plej alta monto estas determinita kiel alternativa pinto:

Ĉi tiu defio estas konsiderata pli malfacila ol la Sep Pintoj ĉefe pro la fakto ke montgrimpi K2 estas teknike multe pli malfacila ol Everest, Monto Kenjo estas pli malfacila ol Kilimanĝaro kaj Monto Logan estas pli malfacile grimpi ol Monto McKinley.

Bildaro redakti