Sextus Pompeius Festus

Sextus Pompeius Festus (60-110) ankaŭ konata kiel "Festus Grammaticus" estis roma gramatikisto, leksikografo, klasika filologo, poeto kaj enciklopediisto. Li aktivis en la dua duono de la unua jarcento kaj unua duono de la dua jarcento. Li renomiĝis pro sia 20-voluma verko "De verborum significatu", de Marko Verrio Flako, renoma gramatikisto aktive dum la regado de la imperiestro Aŭgusto.

Festus Grammaticus
(60-110)
"Pri la signifo de la vortoj", libro verkita de Marko Verrio Flako, kaj disvastigita de Sextus Pompeius Festus en la dua jarcento. Post la invento de la presilo, centoj da reproduktaĵoj estis publikigitaj.
"Pri la signifo de la vortoj", libro verkita de Marko Verrio Flako, kaj disvastigita de Sextus Pompeius Festus en la dua jarcento. Post la invento de la presilo, centoj da reproduktaĵoj estis publikigitaj.
Persona informo
Naskonomo Sextus Pompeius Festus
Naskiĝo 60
en Narbono, Francio
Morto 110
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo vortaristo • klasika filologo • verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj De verborum significatione vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estas la kreinto de 20-voluma epitomo el enciklopedia traktaĵo de Marko Verrio Flako titolia "Pri la signifo de la vortoj". Flako estis renoma gramatikisto kiu floris dum la regado de Aŭgusto. En tiu verko, Festo donas la etimologion samkiel la signifon de multaj vortoj, kaj lia verko ĵetas konsiderindan lumon pri la lingvaĵo, mitologio kaj la filologiaj aspektoj de la antikva romo. Li faris kelkajn ŝanĝojn, kaj enmetis kelkajn proprajn kritikajn rimarkojn.

Li ankaŭ preterlasis kelkajn latinajn vortojn, kiuj estis delonge malaktualaj. Pri tiuj aspektoj li diskutis en aparta verko nune perdita, titolita "Priscorum verborum cum exemplis". ("Antikvaj vortoj kun ekzemploj"). Eĉ estante nekompleta, la leksiko de Festo spegulas en la fono la enorman intelektan klopodon faritan en la Aŭgusta Erao por kunmeti disajn informojn pri la tradicioj de la Roma mondo, kiuj ĉiam estis en kurantaj fluoj kaj ŝanĝoj.

El la verko de Flako, nur kelkaj fragmentoj restas. El la epitomo de Festo, nur unu fragmenta manuskripto damaĝis. La restanta parto estis kompilita per resumo farita en la fino de la 8-a jarcento de Paŭlo Diakono, dum la regado de Karolo la Granda surbaze de manuskripto konservita en la biblioteko de la Abatejo de Montokasino.

La "Farneziana Kodekso" el la 11-a jarcento, eldonita en Napolo, estas la sola supervivanta manuskripto supervivanta de Festo. Ĝi estis remalkovrita en 1436 en la urbo Speyer de Pietro Donato (1380-1447), venecia humanisto kaj episkopo de Padovo. Kiam li trovis ĝin, duono de la manuskriptoj jam estis mankantaj, tiamaniere ke ĝi nur enhavas la alfabetajn kapvortojn, M-V, kaj ne en perfektaj kondiĉoj. Eble la verko suferis forbrulon per fajro kaj la konsekvencajn damaĝojn kaŭzatajn de la tempo.

Kolekti ĉi tiujn fragmentajn epitomigojn kaj republikigi ilin estas projekto kunordigita de la "Universitata Kolegio de Londono", kies ĉefaj celoj estas, nome, igi ĉi tiujn informojn disponeblaj, stimuli debaton pri Festo kaj pri la antikvaj tradicioj de la Aŭgusta Erao, sur kies bazoj Festo reproduktis sian verkon, kaj pliriĉigi kaj renovigi studojn pri la roma vivo, kies detaloj estas donitaj de Festo kiel esencaj informoj.

 
"De verborum significatione", verko eldonita de Andreas Dacerius, en 1700, surbaze de la fragmentoj de Sextus Pompeius Festus.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti