Shannen Doherty

usona aktoro

Shannen DOHERTY (/ˈdoʊ.ərti/, 12-a de aprilo 1971 - 13-a de julio 2024)[1] estis usona aktorino. Ŝi estas konata pro siaj ĉefaj roloj en televido kaj kino, kiel Jenny Wilder en Little House on the Prairie (1982–1983); Maggie Malene en Girls Just Want to Have Fun (1985); Kris Witherspoon en Our House (1986–1988); Heather Duke en Heathers (1989); Brenda Walsh en Beverly Hills, 90210 (1990–94), 90210 (2008–2009) kaj denove en BH90210 (2019); Prue Halliwell en Charmed (1998–2001); kaj Dobbs en Fortress (2021).

Shannen Doherty
Persona informo
Shannen Doherty
Naskonomo Shannen Maria Doherty
Naskiĝo 12-an de aprilo 1971 (1971-04-12)
en Memphis
Morto 13-an de julio 2024 (2024-07-13) (53-jaraĝa)
en Malibu
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Mama kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Young Actors Space
Los Angeles Baptist High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Shannen Doherty
Familio
Edz(in)o Kurt Iswarienko (en) Traduki (2011–2023)
Rick Salomon (en) Traduki (2002–2003)
Ashley Hamilton (en) Traduki (1993–1994) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
teatra aktoro
reĝisoro
aŭtobiografo
filmaktoro
televida produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1981–2024 vd
Verkado
Verkoj Our House ❦
Heathers ❦
Beverly Hills, 90210 ❦
Charmed ❦
BH90210 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ekkarieris estante infanino en duarangaj roloj de produktoraĵoj de Michael Landon kaj por voĉoj en animacio. En 1985, ŝi stelulis kiel Maggie Malene en la komedia filmo por junuloj Girls Just Want to Have Fun kun aktorinoj kiel Helen Hunt kaj Sarah Jessica Parker. Doherty estis elektita kiel aĝa filo Witherspoon, Kris, en la familidramo Our House, kiu daŭris el 1986 ĝis 1988, rolo kiu havigis al ŝi kelkajn nomumojn al premio Young Artist (juna artisto).

Ŝi aperis nuda en la gazeto Playboy, unuafoje en Decembro 1993, sekvita de etendo en Marto 1994.[2] Ŝi pozis por la gazeto denove en Decembro 2003 kaj montriĝis en 10-paĝa fotaro.[3][4]

En 1998, Aaron Spelling elektis ŝin en televida serio, Charmed, en kiu ŝi ludis unu el la ĉefaj roluloj, nome Prue Halliwell, la plej aĝa de tri fratinoj kiuj estas sorĉistinoj. Doherty ankaŭ reĝisoris kelkajn epizodojn por la serio dum la dua kaj tria sezonoj. Doherty lasis la serion en 2001 fine de la tria sezono, rezulte en la morto de sia rolulo. Ŝajne, la tialo por ŝia foriro rilatas al problemoj en la filmado inter Doherty kaj kunstelulo Alyssa Milano.[5]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. "Today's famous birthdays list for April 12, 2021 includes celebrities Ed O'Neill, Andy Garcia". Cleveland.com. 12a de Aprilo, 2021. Alirita la 28an de Januaro, 2022.
  2. "Shannen Doherty Biography". Yahoo! Movies. Arkivita el la originalo en 20a de Septembro, 2007. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  3. "Shannen Doherty in December's Playboy's". EroPlanet. 25a de Oktobro, 2003. Arkivita el la originalo la 20an de Decembro, 2008. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  4. "Shannen Doherty Sizzles in Playboy's December Issue". PR Newswire. 22an de Oktobro, 2003. Arkivita el la originalo la 3an de Decembro, 2007. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  5. Malcom, Shawna. "The Witching Hour". TV Guide. Arkivita el la originalo la 15an de Oktobro, 2007. Alirita la 7an de Septembro, 2008.

Eksteraj ligiloj

redakti