Siméon-Denis Poisson
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Poisson (apartigilo). |
Siméon-Denis POISSON (* 21-a de junio 1781 en Pithiviers (Département Loiret) — 1840 en Parizo) estis eksterordinare kreiva franca fizikisto kaj matematikisto. Lia nomo prononciĝas kiel: [simeõ deni poasõ].
Siméon-Denis Poisson | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Siméon Denis Poisson | |||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1781 en Pithiviers | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1840 (58-jaraĝa) en Sceaux | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Anne-Denise-Joséphine-Marie Poisson • Marie-Alexandrine Poisson • Simeon Jean Charles Poisson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • astronomo • fizikisto • universitata instruisto • politikisto • statistikisto vd | ||||
Laborkampo | analitiko • probabloteorio • matematiko • meĥaniko • teoria fiziko • geometrio • analiza mekaniko vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Joseph-Louis Lagrange • Pierre-Simon Laplace • James Clerk Maxwell vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | distribuo de Poisson ❦ Poisson regression model ❦ ekvacio de Poisson ❦ procezo de Poisson ❦ rilatumo de Poisson vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Poisson ekstudis matematikon en 1798 ĉe École polytechnique, kie li konatiĝis kun Laplace kaj Lagrange. Jam en 1802 li profesoriĝis tie kaj transprenis la katedron de Fourier en 1806, post kiam tiu estis sendita de Napoleono al Grenoble.
Poisson laboris pri ondoteorio, akustiko, elasteco kaj varmo kaj pri la elektraj ecoj de solidaj korpoj.
En 1838 li publikigis sian probabloteorion (interalie la Poasonan distribuon).
Sciencaj malkovroj redakti
- "Poasona leĝo", kiu priskribas la rilaton inter premo p kaj volumeno V en adiabata ŝanĝiĝo:
- "Poasonaj ekvacioj" en termodinamiko:
- , kie γ estas la adiabata eksponento (foje nomita κ).
- "Poasona koeficiento" μ en mekaniko, kiu indikas, kiomgrade laŭlonga etendo ε rilatas al la samtempa traversa kontrakto (maletendo) εq, kiam bastono estas submetata la tira streĉo. La "Poasona koeficiento μ" estas materiospecifa konstanto, ĉiam inter 0 kaj 0,5.
Kiel matematikisto Poisson laboris diverskampe, interalie en diferenca geometrio, infinitezima kalkulo und probablokalkulo. Pluraj matematikaj terminoj rilatas al lia nomo:
- "Poasona diferenca ekvacio"
- "Poasona integrala formulo"
- "Poasona kerno"
- "Poasona probabla distribuo"
- "Poasona ekvacio"
- "Poasona koeficiento"
- "Poasona krampo"
Lia nomo estas enskribita en Eiffel-turo (vidu: La 72 nomoj sur Eiffel-turo.
Eksteraj ligiloj redakti
- S.-D. Poisson: Lehrbuch der Mechanik. Zweiter Teil, Berlin 1836 (germanlingve, ciferecigo de Universitato Łódź)
- Registraĵo en la "genealogia arbo" de matematiko
- Siméon-Denis Poisson en MacTutor History of Mathematics archive (angle)