Sirdarjo

(Alidirektita el Sir-Darjo)

La 2212 kilometrojn longa rivero Sirdarjo (ankaŭ nomata Syrdarja, Syr-DarjaSyr; en la antikva epoko, sub la nomo JaksartesJaxartes ĝi aperas en priskribo de la kronikisto Tito Livio) situas en Centra Azio kaj enfluas en la lagon Aralo.

Sirdarjo
lago Aralo (antaŭ la jaro 1985) kun la riveregoj Amudarja kaj Sirdarja
rivero
Bazaj informoj
Situo Centra Azio
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Narin kaj Karadarja en la Fergana Valo
- Koordinatoj 40° 53′ 57″ N, 71° 45′ 22″ O (mapo)40.89916666666771.756111111111
Enfluejo lago Aralo
- Koordinatoj 46° 9′ 14″ N, 60° 53′ 20″ O (mapo)46.15388888888960.888888888889
Geografio
la rivero proksime de la urbo Ĥuĝand en Taĝikio
la rivero proksime de la urbo Ĥuĝand en Taĝikio
Map
Sirdarjo
vdr

Nomo redakti

La antikva nomo de la rivero, Jaksartes, fontas el la greka vorto ὁ Ιαξάρτης, kiu mem estis variaĵo de la malnovpersa nomo Jaĥŝa Arta, kiu signifas proksimume "la granda perlokolora rivero". En mezepokaj islamaj dokumentoj la rivero estis nomata سيحون ("Sajhoun") - la nomo de unu el la kvar riveroj de la paradizo. La "ĝemela rivero" Amudarjo, kiu pli sude ankaŭ enfluas la lagon Aralo, tiutempe nomatis جيحون ("Ĝajhoun"). Tiuj du malnovaj arabaj nomoj de la riveroj klarigas la nuntempajn turkajn nomojn de la riveroj - Seyhun kaj Ceyhun. La nuntempa nomo de la rivero estas relative nova: En la ŝtatoj, tra kiuj la rivero fluas, ĝi nomiĝas uzbeke Sirdarja; kazaĥe Сырдарья ("Sirdar'ja") kaj taĝike Сирдарё ("Sirdarjo").

Vojo redakti

La rivero ekestas per kunfluo de la du riveroj Narin kaj Karadarja - ambaŭ fontoriveroj venas el Kirgizio. La kunfluejo situas en la uzbekia parto de la Fergana Valo inter la montaroj Tjanŝano kaj Alajo. De tie la rivero fluas en okcidenta direkto tra la valo kaj komence de la akvobaraĵo KairakkumKajra-Ĥum pasas la limon al Taĝikio. Iom post la akvobaraĵo la rivero denove pasas en Uzbekion, trafluas la basebenaĵon de Turan kaj direktiĝas norden, por poste pasi la limon al Kazaĥio. En tiu ŝtato, kiun la rivero trafluas nordokcidenten, ĝi konsistigas la nordan randon de la dezerto Kizilkumo. Krome nuntempe en vintroj oftas inundoj en tiu lasta parto de la rivero, kaj tial parto de la akvo devas esti debranĉigita en la lagon Ajdar Kõl en Uzbekio.

Por agrikulturaj celoj nuntempe multe da akvo estas elprenata el la rivero dum ties vojo, kaj la tial riverofine multe malpli da akvo fluas en la seneliran lagon Aralo ol tradicie, kaj sekve la lago ekde la 1970-aj jaroj perdis multe da areo. Kune kun la dekstra fontorivero Narin la rivero Sirdarjo atingas longecon de 3019 kilometroj. Sume ĝi kaj la enfluaj riveroj forkondukas la akvon el teritorio de 782.669 km². Antaŭe la rivero antaŭ la enfluo en la lagon Aralo konsistigis delton.

Ekologia katastrofo redakti

Vasta sistemo de kanaloj, kiujn parte jam en la 18-a jarcento instaligis la ĥanoj de Kokand, forprenas grandajn kvantojn da akvo el la rivero por akvigo de agrikulturaj areoj. Dum la sovetunia epoko tiu kanala sistemo amase ampleksiĝis, kiam la centra registaro antaŭenpuŝis la produktadon de kotono en Centra Azio. Tiam krom la kanaloj instaliĝis pluraj akvobaraĵoj por reteni la riveran akvon kaj pli premi ĝin en la kanalojn. Tiu amasa ekspluato de la rivero kaŭzis ekologian katastrofon. Krom en plej pluvoriĉaj jaroj, la rivero nuntempe ofte komplete sekiĝas antaŭ ol atingi la lagon Aralo, la lago mem nur estas malgranda restaĵo de la origina laga areo, kaj pro la sekiĝo la restaĵo estas dividita en du partojn. Inter la jaroj 1980 kaj 1988 la rivero en sia fina parto eĉ komplete sekiĝis antaŭ atingo de la lago. Nuntempe milionoj da homoj vivas en la kotonoprodukta regiono, kaj la registaroj de Kazaĥio, Uzbekio kaj Turkmenio malkonsentas pri bremso de la ekologia katastrofo - tial plej malklaras ĉu kaj kiel regi kaj solvi tiun problemon.

La plej malproksima Aleksandrio redakti

Tiu ĉi rivero formis la nordan limon de la konkeroj de Aleksandro la Granda en Centra Azio. Ĉi tie, li fondis en 329 a.K. grekan urbon nomitan Aleksandrio Ascata (Ἀλεξάνδρεια Ἐσχάτη; laŭvorte: la plej malproksima Aleksandrio) post la venko super la skitoj, ĉe la batalo de Jaksartes. Eblas, ke ĉi tiu urbo unue estis fondita de la persa Ciro en la 6-a jarcento a.K. nomita Kiropoliso, kvankam iuj fontoj indikas, ke Kiropoliso estis urbo, kiu estis najbara al la loko kaj nun estas konata kiel Korkat dum Hojend estis fondita de Aleksandro la Granda.

Vidu ankaŭ redakti