Skalpado

(Alidirektita el Skalpo)

Skalpadoskalpumo estas la akcidenta aŭ intenca fortirado aŭ detranĉado de la skalpo, la kranihaŭto. La detranĉita kranihaŭto kun kaphararo estis milita trofeo ĉe la nordamerikaj indianoj. Akcidenta skalpumo povas okazi ĉe turniĝantaj maŝinoj, kiam la maŝino kaptas kaj deŝiras la hararon kun la haŭto.

Historio redakti

La skalpadon praktikis jam la antikvaj skitoj en Eŭrazio. La greka historiisto Herodoto skribis en 440 a.K. pri la skitoj, ke ili uzas skalpojn kiel buŝtukon.

Ekzistas pruvoj ankaŭ pri tio, ke la eŭropanoj instigis la skalpoĉasadon, pagante premion por indianaj skalpoj. La skalpo tiukaze servis kiel pruvo pri murdo de la indiano.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti