Skerešovo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/Slovakia_banskabystrica_revuca.png/330px-Slovakia_banskabystrica_revuca.png)
Bazaj informoj
redaktiSkerešovo, hungare Szkáros (skAroŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 982 62
- Aŭtokodo: RA
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiSkerešovo situas en valo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 13 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1353 en formo "Strasa". En 1910 loĝis en Szkáros 356 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis precipe el Sovetunio. En 2001 loĝis en Skerešovo 248 da homoj, (115 hungaroj, 104 slovakoj, 28 ciganoj).
Vidindaĵoj
redakti- klasikisma kalvinana preĝejo de 1822
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
- kavo, protektata de 1995