Slankamenaĉki Vinogradi

vilaĝo en Serbio

Slankamenaĉki Vinogradi, serbe Сланкаменачки Виногради, kroate Slankamenački Vinogradi, hungare Szalánkeménszőlős [salAnkemEnsOlOŝ], slovake Slankamenské Vinohrady estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Inĝija.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Slankamenaĉki Vinogradi etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo, fine de tre mallonga sakovojo.

 
Mapo pri municipo Inĝija
 
Ortodoksa preĝejo de Slankamenaĉki Vinogradi

Historio

redakti

Post longa turka dominado precipe slovakoj komencis loĝi en tiu loko. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. Ekde la socialismo la loĝantaro daŭre malpliiĝas. En 2002 loĝis en Slankamenaĉki Vinogradi 199 slovakoj (75 %), 26 serboj (10 %), 17 jugoslavianoj, 3 kroatoj, po unu ruso kaj hungaro kaj ankaŭ aliaj.

Vidindaĵoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Fontoj

redakti