Slobodan Praljak
Slobodan PRALJAK (naskiĝinta la 2-an de januaro 1945 en Čapljina proksime de Mostar, mortinta la 29-an de novembro 2017 en Den Haag[1]) estis hercegovina politikisto, generalo kaj kondamnita militkrimulo. Dum la generaleco en la kroatia armeo li laŭdire partoprenis diversajn militkrimojn, ankaŭ kiel ordoninto. En 2013 li kondamnitis en unua instanco fare de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio je 20 jaroj da mallibereco. Post la komuniko de la kondamno Praljak englutis venenon kaj mortis baldaŭ poste en la malsanulejo.
Slobodan Praljak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1945 en Čapljina, Sendependa ŝtato Kroatio |
Morto | 29-an de novembro 2017 (72-jaraĝa) en Hago, Sud-Holando, Nederlando |
Mortokialo | venenado per cianido |
Tombo | Mirogoj |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Bosnio kaj Hercegovino • Sendependa ŝtato Kroatio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Alma mater | Academy of Dramatic Art • Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Faculty of Electrical Engineering and Computing, University of Zagreb • Zagreba universitato |
Okupo | |
Okupo | militisto • politikisto • inĝeniero • entreprenisto • filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.slobodanpraljak.com |
Fono redakti
Praljak ekdungitis fare de la kroatia armeo en 1991; poste li iĝis generalmajoro. Ekde 1992 li havis diversajn funkciojn:
- kun aliaj 14 personoj membro de la flanka konsilantaro de la defendministerio kroatia
- membro de la ŝtata komitato por rilatoj kun "United Nations Protection Force (UNPROFOR)" de la Unuiĝintaj Nacioj
- vicprezidanto pri defendo kaj oficiala reprezentanto de la ministerio pri defendo
- reprezentanto de la defendministerio antaŭ la militistaro de la Kroata respubliko Herceg-Bosna (1993-1996).
Kondamno redakti
Praljak estis unu el ses kondamnitaj el la t.n. Kroata respubliko Herceg-Bosna. Ĉefakuzantino estis la svisa juristino Carla del Ponte. Li akuzitis i.a. pro krimoj kontraŭ homoj, malobeo de la ĝeneva konvencio kaj pri rompo de la internacia milita juro.
Filmaro redakti
Reĝisorece redakti
- Jegulje putuju u Sargasko more (1979) – televidfilmo
- Povratak Katarine Kožul (1989) – dramo
- Zandžak (1990) – dokumenta filmo
- Duhan (1990) – dokumenta filmo
Scenaristece redakti
- Povratak Katarine Kožul (1989) – dramo
Aktorece redakti
- The Death of Yugoslavia (1995) – dokumenta-historia filmo
Notoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Hejmpaĝo de Praljak[rompita ligilo]