Slow Food [sloŭ fud] (angle por "malrapida manĝaĵo", kiel malo de "fast-food" aŭ rapida manĝaĵo), estas pri-manĝaĵa movado fondita 1989 en Italio; ĝi nun disvastiĝis en 45 landoj.

Slow Food
organizaĵo • fetiĉa frazo • socia movado
Komenco 1986 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Bra
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr
Emblemo de Slow Food

Filozofie ĝi rigardas sin kiel gastronomian fakon de la ekologiisma movado. Aliaj rigardas ĝin kiel la kuirartan fakon de alimondismo.

Celoj redakti

 

Ĝiaj celoj estas:

  • oponi la damaĝajn efikojn de la industrio kaj kulturo de la hastmanĝo kaj ties standardigon de la gustoj kaj gusto-ŝatoj.
  • prefere uzi lokajn produktojn, pro la diversaj rezultantaj avantaĝoj: ekonomiaj, sociaj, mediaj ktp.
  • eduki la infanojn kaj plenkreskulojn al la kapablo kaj amo gustumi, kaj al flegado de la kuirartaj tradicioj.
  • helpi al tiuj produktistoj, kiuj provas elfari bonkvalitajn manĝaĵ-varojn en metiarta skalo.
  • disvastigi filozofion de plezuro.
  • instigi al turismo kun atento kaj respekto al la medio, kaj al iniciatoj de solidareco en la kampo de nutrado (komparu kun ekoturismo).

De la 20-a ĝis la 22-a de oktobro 2004 la adeptoj de slow food aranĝis en Torino grandan internacian kunvenon kun la nomo "Terra Madre".

Naskaĵoj redakti

La malrapida nutro movado inspiris diversajn malrapidajn movadojn, i.a. en 2011 la naskiĝanta movado Malrapida Scienco[1].

Kritiko redakti

La intencoj de la "Slow Food"-movado estas ĝenerale subtenindaj, sed kelkfoje ili troigas. Ekzemple la postulo de manlaboro aŭ apliko de "tradiciaj" metodoj kaj laboriloj. Temas pri la mito de la "bona" familia entrepreno, ĉu en la agrikulturo, ĉu en la prilaboro de la produktoj, kaj aliflanke la fantomo de la "malbona" industrio. Tio signifas, ke "bonaj" produktoj ĉiam estas multe pli kostaj kaj oni ne rajtas apliki laborŝparemajn ilojn aŭ metodojn.

La aktuala situacio estas, ke fakte malgrandaj kaj familiaj entreprenoj pli respektas la prilaboratan materialon kaj la naturon. Ili lernis, ke tio estas truo en la merkato, per kiu oni povas ricevi pli altajn prezojn. Aliflanke ne ĉiuj produktantoj, kiuj ne konformas al la "Slow Food"-kriterioj estas fiuloj kaj ofertas malbonajn produktojn.

Sociaj faktoroj, ekzemple salajroj, la laborhoroj, feritempoj, la kvalito de la laborloko por la laboristo, la rajtoj de sindikatoj ktp. ne estas konsiderataj kiel kriterioj. Ĉi tiuj kriterioj ofte estas pli bone realigataj de grandaj entreprenoj, preferinde de kooperativoj, kie la laboristoj samtempe estas posedantoj.

Anekso redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. esperante Alvoko Por movado Malrapida Scienco[rompita ligilo]