Smolenska-Moskva altaĵo

(Alidirektita el Smolenska Altaĵo)

La Smolenska-Moskva altaĵo estas en la regionoj Jaroslavla, Vladimira, Moskvo kaj Smolenska de Rusio, same kiel ĉe la Vicebska regiono de Belorusio.[1]55° 38′ Nordo 34° 36′ Oriento / 55.64 °N, 34.60 °O / 55.64; 34.60 (mapo)

Smolenska-Moskva altaĵo
Altaĵo
Montetaro • upland [+]

LandoRusio
Koordinatoj55° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo)5535Koordinatoj: 55° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo) [+]


Smolenska-Moskva altaĵo (Tero)
Smolenska-Moskva altaĵo (Tero)
Smolenska-Moskva altaĵo

Smolenska-Moskva altaĵo (Eŭropa Ruslando)
Smolenska-Moskva altaĵo (Eŭropa Ruslando)
DEC
vdr

Geografio redakti

Ĝi etendas el sudokcidento nordorienten el la belorusa urbo Orŝa ĝis Jurjev-Polskij. Ĝi konsistas el la Smolenskaj Altaj Teroj (okcidenta parto) kaj el la Moskvaj Altaj Teroj (orienta parto).[1]

Ĝi etendas 500 km. Ties plej alta punkto estas 320 m (nordorienta parto de Smolensko). La tereno estas monteta, erozi-moreno. En okcidento la morenĉeno iras ĝis la belorusa montaro.

La riveroj Dnipro (okcidente) kaj Volgo (oriente) drenas la montetojn. La akvokolekta baseno nutras tri marojn: nome la Balta (Kasplja → Okcidenta Dvino), Nigra (Dnipro) kaj la Kaspia (Volgo, Okao kaj iliaj alfluantoj).

Ekologio redakti

Ĝi estas kovrita de miksitaj arbaroj, dominataj de piceoj kaj betuloj. Estas ankaŭ torfejoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2002) Большой Энциклопедический словарь (ruse). ISBN 5-85270-160-2.