Partio Socialista de Ĉilio

politika partio en Ĉilio
(Alidirektita el Socialista Partio (Ĉilio))

La Ĉilia Socialista Partio (hispane Partido Socialista de Chile, akronime komata PS) estas socilista politika partio de Ĉilio.

Partio Socialista de Ĉilio
emblemo
partio
Komenco 19-a de aprilo 1933 vd
Lando(j) Ĉilio vd
Sidejo Santiago de Ĉilio
Ideologio

maldekstra naciismo • demokrata socialismo

Fondinto(j) Marmaduke Grove • Salvador Allende vd
Ĉefestro(j) Osvaldo Andrade vd
Membro de Socialista Internacio • Progresema Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Formita en 1933 kaj malpermesita de 1973 ĝis 1990, estas unu el la plej gravaj partioj en ĉilia politiko, parto de la centro-maldekstra koalicio kiu regas politikon en la lando [1]. Salvador Allende estas ankoraŭ la plej elstara persona simbolo de la partio, kaj la memoro pri la falinta prezidanto estas alte estimata.

La emblemo de la partio estas blanka indiana hakilo sur ruĝa profilo de Sudameriko en blanka cirklo kun ruĝa bordo. Sur kontraŭaj flankoj de la sudamerika kontinento estas la literoj P kaj S ruĝe.

Gravas mencii ke pro ties membriĝo en la Koncerto de Partioj por Demokratio, la partio aprobis la kandidatojn de aliaj partioj je pluraj okazoj.

Historio redakti

 
Gvidestroj de la ĉilia Socialisma Partio, 1940 (Marmaduke Grove en centro)

De la komenco de ĝia historio, ĝi estis sufiĉe kompleksa partio, kaj socie kaj politike. La ĉefa diferenco kompare kun la komunistoj estis ke la PS insistis pri esti tute sendependa de Sovetunio.

En 1970, Salvador Allende de la PS estis elektita Prezidanto de Ĉilio ĉe la kapo de maldekstrema alianco nomita la Unuiĝo de la Popolo (Unidad Popular, UP). Ampleksaj reformoj estis aranĝitaj, inkluzive de nacia kontrolo de la kupra industrio, la plej grava eksportindustrio de la lando, kiu estis en usonaj manoj.

La 11-an de septembro 1973, la UP-registaro estis renversita per militista puĉo subtenata de Usono, kaj prezidanto Allende mortis la saman tagon dum la atako kontraŭ la prezidenta palaco. La membroj de PS kaj aliaj maldekstraj partioj estis submetitaj al forta persekuto, multaj estis mortigitaj, torturitaj aŭ devis fuĝi de la lando.

Dum tiu tempo, la PS dividiĝis en malsamaj frakcioj kiuj havis malsamajn vidojn pri kiel la diktatoreco plej bone povus esti kontraŭbatalita, kaj kiu linio la partio devus reprezenti. Grupo kiu reprezentis moderan socialdemokratian kurson iom post iom iĝis domina. De ĉi tiu tendenco venis kaj la posta prezidanto Ricardo Lagos kaj la pli posta partiestro Ricardo Nunez [2].

 
Michelle Bachelet kun la prezidenta rubando

En 1988, homoj de la PS formis novan Partion por Demokratio PPD kun Ricardo Lagos ĉe la kapo, por alporti pli da homoj en la opozicion kontraŭ la reĝimo de Pinochet. La PPD estis sukcesa kiel "plilongigita PS" en la balotoj de la 1990-aj jaroj post kiam civilregado estis reestigita, sed la PS devis elekti, aŭ por veti je la PPD aŭ por revivigi la PS. Ĝi finiĝis kun la PS kunigante siajn plej gravajn frakciojn kaj daŭrigante kiel la PS [3]. Sed la PPD ankaŭ daŭris kiel sendependa partio kun socia demokrata profilo. Ĉi tiuj du partioj laboras kune, sed ankaŭ ekzistas certa konkurenciva rilato.

La gvida figuro de la partio komence de la 21-a jarcento estas virino, Michelle Bachelet. Ŝi estas ekde marto 2006 Prezidanto de Ĉilio [4]. Ĉe la fino de ŝia prezidanteco, ŝi ĝuis tre altan reputacion, kun plenaj 81% de la loĝantaro apogante ŝin [5]. Bachelet ne povis kandidatiĝi por reelekto, ĉar la Konstitucio de Ĉilio ne permesas reelekton por la oficianta prezidanto.

En la baloto al la Nacia Asembleo en 2005, la Socialista Partio ricevis 10% de la voĉoj en la Deputitinstanco kaj 12% de la voĉoj en la baloto al la Senato. En la elekto de decembro 2009, la partio gajnis 9.9% de la voĉoj en la baloto al la Deputitinstanco kaj 9.3% de la voĉoj en la baloto al la Senato.

Nueva Mayoría redakti

Michelle Bachelet gajnis la duan rondon de la 2013 ĉilia prezidenta baloto kun 62% el la voĉdonoj. Ŝi estis la kandidato de Nueva Mayoría ("Nova Plimulto"), plilarĝigita versio de la Concertación nun inkluzivanta la Komunistan Partion kaj aliaj [6].

Referencoj redakti

  1. DL-77 13-OCT-1973 Ministerio del Interior. leychile.cl. Ley Chile – Biblioteca del Congreso Nacional (1973-10-13). Arkivita el la originalo je 2013-10-29.
  2. Siavelis, Peter M.. (2010) President and Congress in Postauthoritarian Chile: Institutional Constraints to Democratic Consolidation. Penn State Press. ISBN 9780271042459.
  3. (2009) “El faccionalismo en el Partido Socialista de Chile (1990-2006): Características y efectos políticos en sus procesos de toma de decisión”, Revista de ciencia política (Spanish) 29 (3). doi:10.4067/S0718-090X2009000300001. 
  4. Jalalzai, Farida. (2015) Women Presidents of Latin America: Beyond Family Ties?. Routledge. ISBN 9781317668350.
  5. Buckman, Robert T.. (2014) Latin America 2014. Rowman & Littlefield. ISBN 9781475812282.
  6. (March 2014) Britannica Book of the Year 2014. Encyclopædia Britannica. ISBN 9781625131713.

Eksteraj ligiloj redakti