Sociologio pri religio

studfako de sociologio
(Alidirektita el Sociologio de Religio)

Sociologio pri religio estas la studo de kredoj, praktikoj kaj organizaj formoj de religio uzanta ilojn kaj metodojn de la fako sociologio. Tiu objektiva priserĉado povas inkludi la uzadon de kaj kvantaj (enketoj, sondadoj, demografiaj kaj censaj analizoj) kaj kvalitaj studmetodoj kiaj partoprena observado, intervjuoj, kaj analizoj de arkivaj, historiaj kaj dokumentaj materialoj.[1]

Moderna akademia sociologio ekis per la analizo de religio en la verko de Émile Durkheim de 1897 pri indicoj de memmortigo inter loĝantaroj kaj katolikaj kaj protestantaj, nome fonda verko de socia studado kiu utilis por distingi sociologion el aliaj fakoj, kiaj psikologio. La verkoj de Karl Marx kaj Max Weber emfazis la rilato inter religio kaj la ekonomia aŭ socia strukturo de socio. Nuntempaj disputoj centriĝis al temoj kiaj sekularigo, civila religio, kaj kohereco de religio en la kunteksto de tutmondiĝo kaj multkulturismo. La nuntempa sociologio de religio povas enhavi ankaŭ la sociologion de senreligio (ekzemple, en la analizo de kredosistemoj de sekulara humanismo).

Sociologio de religio estas distingata el la filozofio de la religio je tio ke ĝi ne celas starigi la validecon de religiaj kredoj. La procezo kompari multoblajn konfliktajn dogmojn povas postuli kion Peter L. Berger priskribis kiel esenca "metodologia ateismo".[2] Dum sociologio de religio larĝe diferencas el teologio je tio ke ĝi enhavas senatenton al tio supernatura, teoriistoj tendencas pritrakti soci-kulturan aĵigon de religiaj praktikoj.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Marx, Karl. 1844. A Contribution to the Critique of Hegel's Philosophy of Right, Deutsch-Französische Jahrbücher, Februaro.* Swanson, Guy E. (1967). Religion and Regime: a Sociological Account of the Reformation. Ann Arbor, Mich.: University of Michigan Press. x, 295 p.
  • Weber, Max, Sociologio de Religio
  • Weber, Max. The Protestant Ethic and the Spirit of Capitalism. Los Angeles: Roxbury Company, 2002. ISBN 1-891487-43-4
  • Wilson, Bryan (1982). Religion in Sociological Perspective, Oxford, Oxford University Press.

Notoj redakti

  1. http://hirr.hartsem.edu/sociology/about_the_field.html
  2. Berger, Peter L. The Sacred Canopy: Elements of a Sociological Theory of Religion (1967). Anchor Books 1990 paperback: ISBN 0-385-07305-4

Vidu ankaǔ redakti

Eksteraj ligiloj redakti