Sofi Oksanen

Sofi-Elina OKSANEN (naskiĝinta 7-a de januaro 1977 en Jyväskylä) estas finna verkisto. Ŝi verkis inter alie ses romanojn kaj kvar teatraĵojn. Ŝia unua romano aperis en 2003. Ŝi estas konata speciale pro sia romano Puhdistus, pro kiu ŝi ricevis Premion Finlandian, literaturan premion de Nordia Konsilantaro kaj aliajn premiojn. Ŝi verkis ankaŭ eseojn inter alie en Helsingin Sanomat kaj Aamulehti. Ŝiaj verkoj estas tradukitaj al pli ol 40 lingvoj. Ŝi ankaŭ faris 3 operojn. Ŝi kreskis en Jyväskylä en Halssila. Ŝia patrino estas estona. Sofi Oksanen estas ambaŭseksema. Oksanen rakontis, ke ŝi estas volonte seninfana. Ekde 2011 ŝia edzo estas Juha Korhonen. Oksanen estas feministo. Oksanen fondis propran eldonejon en 2011. Antaŭe granda finna eldonejo WSOY eldonis librojn de Oksanen, sed fariĝis disputo inter WSOY kaj ŝi, kaj do WSOY anoncis, ke ĝi ne plu eldonos ŝiajn librojn. Sofi Oksanen loĝas nuntempe en Helsinko.

Sofi Oksanen
Persona informo
Naskonomo Sofi-Elina Oksanen
Naskiĝo 7-an de januaro 1977 (1977-01-07) (47-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj finnaestona
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de HelsinkoUniversitato de Jyväskylä • Theatre Academy Helsinki
Okupo
Okupo dramaturgo • romanisto • dramaturgo • eldonisto
Verkoj Purge
TTT
Retejo http://www.sofioksanen.com/
http://www.sofioksanen.fi/
vdr