Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio
Bazaj informoj
redakti
La unua mencio devenis el 1464 en formo Zaloka . Post la mezepoko foje ĝi apartenis al Habsburga Imperio , foje al Transilvanio . En 1910 loĝis en Szalóka 791 homoj , plejparte hungaroj . Ĝis 1920 Szalóka apartenis al Hungara reĝlando , al Szabolcs , al distrikto de Mándok , poste al Ĉeĥoslovakio . Szalóka rehungariĝis inter 1938 -1945 , ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj , kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario . La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 108 hungarojn al la gulago , el ili tie mortis 58. Ekde 1945 Solovka apartenis al Sovetunio , fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies teroj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000 . En 2001 loĝis en Solovka 825 homoj, (749 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo , infanĝardeno , biblioteko , interretejo, poŝto , kuracejo, vendejoj.