Šamorín
Šamorín, hungare Somorja [ŝomorja], germane Sommerein estas urbo en Slovakio.
Šamorín | ||
hungare: Somorja, germane: Sommerein | ||
urbo | ||
Preĝejo en Šamorín
| ||
|
||
Oficiala nomo: Šamorín | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Danubo | |
Situo | Šamorín | |
- alteco | 126 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 01′ 36″ N 17° 18′ 42″ O / 48.02667 °N, 17.31167 °O (mapo) | |
Areo | 44,348 km² (4 434,8 ha) | |
Loĝantaro | 12 736 (31.12.2007) | |
Denseco | 287,18 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1238 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 039 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-31 | |
Aŭtokodoj | DS | |
NUTS | 501905 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Šamorín | ||
Retpaĝo: www.samorin.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo, la samdirekta fervojo proksime preteriras. La ĉefurbo troviĝas 20 km.
Historio
redaktiLa unua duba mencio devenis el 1238 en formo ecclesia Sancte Mariae, certa dokumento el 1285. En 1405 la komunumo ricevis urban rangon de reĝo Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio), ĝi tuj ricevis urbomuron. Dum la mezepoko la urbo estis komerca centro de la regioneto. En 1910 loĝis en Somorja 2930 da homoj (2699 hungaroj kaj 112 germanoj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Pozsony, kie estis distriktejo. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 12143 da homoj, la hungaroj en majoritato.
Famuloj
redakti- En la iama Somorja naskiĝis kaj mortis hungara kalvinana episkopo Ferenc Száki.
- En la iama Somorja naskiĝis hungara kalvinana pentristo István Tallós Prohászka.
- En la iama vilaĝo Királyfia (nun jam urboparto de Šamorín) naskiĝis hungara arbaristo Nándor Illés.
- En Šamorín naskiĝis:
- hungara aktoro József Konrád
- hungara kritikisto Zsigmond Zalabai
- Mária Szabó (orientalisto).
Ĝemelurboj
redaktiVidindaĵoj
redakti- romanika, nun kalvinana preĝejo, la turo estas 24 m-ojn alta
- baroka romkatolika paroĥa preĝejo el 1778
- klasikisma luterana preĝejo el 1785
- sinagogo el 1912
- muzeeto